Malklaras la estonteco de la libroservo de UEA, la ĉefa peranto de literaturo en Esperantujo. La oficiala revuo de UEA dum la lastaj jaroj nur sporade kaj sensisteme prezentas novajn atentindajn librojn en Esperanto. Enketo ĉe kelkaj spertuloj tamen montras, ke daŭre kaj regule aperadas valoraj verkoj en plej diversaj ĝenroj, eĉ se ne ĉiam facilas ekscii pri ili.
Ĉar la revuo Esperanto lastatempe nur hazarde atentas pri novaj legindaj verkoj en Esperanto, ni petis kelkajn kompetentulojn elekti po tri elstarajn librojn aperintajn en Esperanto dum la lastaj kvin jaroj. Montriĝis ne tute facile limigi la elekton je nuraj tri libroj, do evidente la literatura vivo en Esperantujo plu viglas.
Stela Besenyei-Merger, kiu nun okupiĝas pri la eldonprojekto de Esperanto USA, sukcesis plenumi la peton kaj elekti nur tri librojn por prezento. Kiel la unuan ŝi menciis la verkon Centvorte, kolekton de cent centvortaj mikronoveloj verkitaj de Jorge Rafael Nogueras, aperintan pasintjare ĉe Mondial.
– Rafa Nogueras klare estas unu el la plej bonaj verkistoj nuntempe. Sprita, volonte ĉerpas ĉion el la lingvo, uzas abundon da vortoj por bildigi siajn scenojn kaj faras ĉion tion koncize. Ne hazarde li gajnas premiojn ofte en literaturaj konkursoj nuntempe, ŝi argumentas.
Kiel duan libron ŝi elektis la tradukon de Matilda, infanlibro verkita de Roald Dahl kaj originale aperinta en la angla en 1988. La Esperanta traduko estas rezulto de konkurso anoncita de Esperanto-Asocio de Britio en 2022. La konkurson gajnis Tobiasz Kubisiowski, kaj lia traduko aperis ĉe EAB en 2024.
– Kompreneble jam la originala libro kaj la rakonto mem estas brila, tamen mi pensas, ke la traduko de Tobiasz Kubisiowski aparte legigas ĝin. Li tiom lerte trovis Esperantajn ekvivalentojn al la anglaj esprimoj, situacioj, kaj la traduko tiom bele fluas kvazaŭ ĝi estus verkita originale en Esperanto, Stela Besenyei-Merger opinias.
Sur la trian lokon ŝi metas la jubilean reeldonon de Rimleteroj de William Auld kaj Marjorie Boulton, same aperintan ĉe EAB.
– Mi ne konis la korespondon de Auld kaj Boulton antaŭ la reaperigo de tiu ĉi libro. Unue, ĝi estas elstare bele redaktita de Tim Owen kun fotoj de la originaloj kaj pri aldonaj bildoj de la amikeco inter la du. Kaj due, ekkoni ilin tiel, ke ili korespondis en rimoj sur poŝtkartoj, mirigas min ilia kreema uzo de la lingvo: la ludemo, la ĝojo, la talento kaj la kapablo fari tion en rondeloj!
Nia dua spertulo estas Ionel Oneț, kiu dum pli ol 23 jaroj laboris en la libroservo de UEA.
– Ĉiu elekto de ”x plej elstaraj (aŭ inverse) kio ajn” estas riska, ĉar ĝi estas persona elekto. Tamen, de tempo al tempo, necesas fari tiajn enketojn, li diras.
Kiel sian unuan elekton li indikis plian verkon eldonitan de EAB, nome la duvoluman kolekton Unu animo homa de Marjorie Boulton, aperintan en 2022.
– Post En barko senpilota de William Auld (Edistudio, 1987) kaj La lingvo serena de Baldur Ragnarsson (Edistudio, 2007), la duvoluma poemkolekto de Marjorie Boulton estas la plej rimarkinda aldono al nia kolekto de originala poezio, Ionel Oneț diras.
Due li volas mencii la romanon Zulejka malfermas la okulojn de Guzel Jaĥina, tradukitan el la rusa de Tomasz Chmielik, aperintan ĉe Ars-Libri en 2022.
– Ĝi estas brila kaj tuŝa prezento de eventoj en la fruaj jaroj de la tragika eksperimento, kiu nomiĝis la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj. Ĝi devus esti deviga legaĵo por tiuj kiuj sopiras je tia socio, Ionel Oneț opinias.
Elekti trian libron tamen estis problemo por li.
– Ĉar mi ne povis fari finan decidon pri tio, kiun el el la jenaj du titoloj elekti, mi menciu ambaŭ. Ili estas tre valora kontribuo al nia esea literaturo. Memoru ĉi praulojn de Humphrey Tonkin (2020) kaj Plia dozo da prozo (2024), ambaŭ aperintaj ĉe Mondial. Ili traktas la Esperantan literaturon kaj povus sproni al plia legado.
Ĝuste la aŭtoro de la laste menciita verko, Sten Johansson, estas nia tria spertulo. Li unue hezitas.
– Laŭ mia scio aperis ne tre multaj gravaj verkoj en Esperanto dum la kvin lastaj jaroj. Nu, eble ja aperis, sed mi ne legis aŭ rimarkis ilin. Tamen ja ekzistas manpleno.
Li elstarigas tri originalajn romanojn, unue La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein.
– Ĝi estas ŝia tria historia romano kaj eble la plej lerte verkita, pri unu el la plej potencaj virinoj en la historio de la romia imperio. Ampleksa, atentokapta kaj interesa pro multege da kredindaj detaloj kaj pro la ina vidpunkto pri tre vira epoko.
Due li mencias la verkon Simeono de Mikaelo Bronŝtejn. Ĝi estas biografia romano pri Semjon Podkaminer, aperinta en 2022.
– Kiel ĉiuj liaj romanoj ĝi kredinde, interese kaj en tre persona maniero prezentas personojn el la rusa kaj/aŭ sovetia historio de la dudeka jarcento, ĉi-foje fascinan gravulon en la sovetiaj politiko kaj Esperanto-movado, gravan ankaŭ por la aŭtoro mem.
Sur la tria loko Sten Johansson mencias sian propran verkon, la psikologian kaj politikan romanon Secesio, aperintan en 2021.
– Jen mia unua provo verki pri epoko, kiun mi mem tute ne spertis. Du virinoj en Vieno dum la jaroj 1925-1935, tempo kiam espero transiris en malesperon, tempo kiu iom tro multe pensigas pri nia nuna epoko pro kreskantaj rasismo kaj alia malamo de dekstruloj.
Nia kvara spertulo estas Tim Owen, kiu inter multaj taskoj ĉe EAB okupiĝas ankaŭ pri la eldona agado de la brita asocio. Antaŭ ol mencii eĉ tro multajn librojn, li tamen argumentas, ke li ne vere estas taŭga spertulo.
– Kvankam sufiĉe de mia tempo en la lastaj jaroj okupas eldon-agado, oni ne tro da kredindeco atribuu al mia opinio, ĉar malmulte da lastatempe eldonitaj Esperantaj libroj mi fakte legis. La stako da legotaĵoj superas jam de jaroj cent librojn, bedaŭrinde.
Krome li laŭ propra konfeso apenaŭ legas originalan fikcion en Esperanto, ĉar EAB ne eldonas originalajn verkojn por ne konkuri kun aliaj, kiuj kompetente okupiĝas pri tiu flanko de la aldona agado, ekzemple Mondial, kiu jam eldonis sian centan originalaĵon.
– Kaj mi tre malmulte legis en la lastaj jaroj: mi provis plurfoje en la pasinteco, tamen ne povas forkuri de la penso, ke multo ne estus eldonita, se temus pri etna lingvo. Esceptoj estas Sesdek Ok de Sten Johansson, eldonita de Mondial en 2020, kiun mi treege ŝatis. Mi ne dubas, ke se mi legus liajn fikciaĵojn eldonitajn poste, ili simile plaĉus, kaj verŝajne troviĝus en mia listo.
La unua libro, kiun Tim Owen volus mencii, estas la jam menciita historia romano La memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein.
– Bele verkita, tamen eldoniĝis en 2021, do antaŭ iomete tro da tempo por ĝin konsideri, li diras.
Feliĉe do Sten Johansson ne same strikte kalkulis ”la pasintajn kvin jarojn”, kaj menciis la libron en sia triopo.
La unuan lokon en la listo de Tim Owen anstataŭe okupas la duvoluma kolekto Unu animo homa de Marjorie Boulton, jam menciita de Ionel Oneț. Ni ja citu ankaŭ la argumentojn de Tim Owen por listigi tiun libron, eldonitan de lia propra asocio EAB:
– Temas pri la tuta poemaro de nur la dua homo kandidatigita proj siaj verkoj en Esperanto por la Nobel-premio pri literaturo. Ĝian editoron, Edmund Grimley Evans, juĝpanelo nomumis Esperantisto de la Jaro en 2022, ĝuste pro la aperigo de la duvolumaĵo, kaj kun plezuro mi rimarkis la komenton de Ionel Oneț, en sia jarkomenca intervjuo kun Libera Folio, ke ”oni nepre atentu la imponan (ankaŭ tipografie) kompilaĵon”.
La duan lokon Tim Owen donas al la verko Lando kiu vekiĝis de Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio.
– Plia libro verkita de Kalle Kniivilä el pluraj pri post-Sovetio. Kiel siaj antaŭuloj, ĝi traktas tre profesie gravajn nuntempaĵojn. Ĝin vidi en etna lingvo tute ne estus surprize.
Efektive la libro aperis ankaŭ en la sveda kaj en la finna.
La trian lokon Tim Owen donas al plia libro de la propra eldonejo, La aventuroj de Alico en Mirlando, verkita de Lewis Carroll kaj tradukita el la angla de Donald Broadribb kaj Edmund Grimley Evans.
– La lingvaĵo estas senriproĉa, kiel oni atendus, tamen ne pro tio mi ĝin listigas. Kun bildoj desegnitaj de renoma ilustristo (multaj plenkoloraj) en preskaŭ ĉiu paĝparo, dika papero kaj orkolora metala reliefigo sur la kovrilo kaj flanko, ĝi estas la plej okulfrapa libro, kiun mi iam ajn vidis en Esperantujo.
Spite sian komencan heziton, Tim Owen fine ne sukcesis halti ĉe tri verkoj, sed elektis plurajn pliajn.
– En la kvara loko oni vidas fikciaĵon, kiun mi konsideras duon-originalaĵo, ĉar la tradukinto, Aitor Arana, eldonigis ĝin tutunue en la eŭska: La okulvitroj de Lidia. La koncernata Lidia estas ĝuste tiu, kiun oni suspektus, kaj la rakonto ĝenerale baziĝas sur veraj okazintaĵoj. Oni sekvas ŝin de la juneco ĝis la fino de la vivo; en alternantaj ĉapitroj ni faras simile kun alia homo, kiu nomiĝas Adolf. Ankaŭ ĉi-kaze temas pri la unua homo, kiu venas en la kapo. Kiel kutime ĉe la verkoj de Ars Libri en Lublino, la prezento estas treege altkvalita.
Sur la kvina loko Tim Owen elektis la jam menciitan Centvorte de Jorge Rafael Nogueras.
– Temas pri cent rakontetoj precize cent vortojn longaj; cento da centvortaĵoj. Aldona limigo estas, ke ĉiuj vortoj devas troviĝi en PIV aŭ ReVo. Plaĉis al mi, ke tiel sin kateninte, la aŭtoro sukcesis verki spritaĵojn. Libron dekmil vortojn longan estus malfacile vendi, do feliĉe aldoniĝis 23 pliaj rakontoj en dua sekcio, ”Pli ol centvorte”, el kiuj unu – La babaŝa preĝkolĉeno – treege kortuŝis min.
Eĉ tie li tamen ne haltis, sed menciis pliajn tri verkojn, kiujn li konsideris por la kvina loko: la jam menciita Plia dozo da prozo de Sten Johansson, Detala gramatiko de Esperanto de Bertilo Wennergren, kaj La ĉashundo de la Baskerviloj, represo de traduko de William Auld, pli frue aperinta ĉe la eldonejo Sezonoj.
– Mi volis enlistigi ĝin ne aparte pro la rakonto mem, sed ĉar ĝi finiĝas per du tre interesaj aldonaĵoj: sekcio ”Postpolure”, en kiu Simon Davies klarigas, kion (kaj kial) li ŝanĝis en la teksto; kaj dua sekcio, en kiu li listigas cent geniajn solvojn de Auld al tradukaj tiklaĵoj.
Krome li mencias, ke verŝajne meritus lokon en la listo la trivolumaĵo La libro de mil kaj unu noktoj, aperinta ĉe Espéranto-France. Tamen li mem ricevis la libregojn nur antaŭ nelonge kaj ”ili aldoniĝis al la stakego”.
– Kaj por kompletigi: mi intencas aĉeti Romano pri Romano (Roman Dobrzyński, Pola Esperanto-Asocio. Varsovio. 2025) kaj Vortfarado en Esperanto (Wim Jansen, Bero. Rotterdam. 2024). Povus ja esti, ke ankaŭ ili fariĝus kandidatoj. Kaj noto al mi mem: aĉetu kelkajn lastatempajn verkojn de Sten Johansson!
Sentinel — Human
This text appears to be a human-written summary or transcription of an interview detailing expert opinions on literary selections within Esperanto, characterized by narrative depth and personal perspective.
