La denaska esperantisto kaj mondfama ŝakisto Judit Polgár iĝu la sekva prezidento de Hungario. Tion proponas dek ses elstaraj hungaraj figuroj de scienco, kulturo kaj sporto en letero al la prezidanto de la parlamento.
La prezidento de Hungario, Tamás Sulyok, ĵus perdis sian postenon post ŝanĝoj faritaj en la konstitucio, kiujn aprobis la nova majoritato en la parlamento. Sulyok estis proksima politika aliancano de la antaŭa ĉefministro Viktor Orbán, kiu malgajnis la parlamentajn elektojn en aprilo.
La novan prezidanton de Hungario nun devos elekti la parlamento, kaj ĵus aperis neatendita propono: la postenon havu Judit Polgár, mondfama ŝakisto kaj denaska esperantisto.
Ŝin proponis dek ses elstaraj reprezentantoj de scienco, kulturo kaj sporto en letero al la prezidanto de la parlamento. Laŭ la subskribintoj, lige kun la fino de la mandato de Sulyok Hungario alvenis al vojkruciĝo, kio donas “esceptan ŝancon por venigi la ‘transiron’, daŭrantan ekde la reĝimŝanĝo de 1989, al fina, kontentiga konkludo”.
La proponantoj opinias, ke Hungario post la politikaj ŝtormoj bezonas ŝtatestron, kiu vere esprimas la unuecon de la lando. Tial ĝuste Judit Polgár estas taŭga kandidato, ili opinias.
“Ŝiaj kariero kaj valoroj povas servi kiel kompaso en sorto-decidaj momentoj de la nacio. La persono kaj vivovojo de Judit Polgár perfekte enkorpigas ĉion, kion nia lando nun bezonas: la estimo al Judit Polgár kaj la amo al ŝi spertebla hejmlande kaj tutmonde transcendas partiojn, ŝiaj integreco kaj morala sinteno estas nediskuteblaj”, la letero tekstas.
En Facebook-mesaĝo dimanĉe, ĉefministro Péter Magyar rapide respondis al la fakto, ke dek ses konataj hungaroj proponis Judit Polgár kiel Prezidenton de la Respubliko. La ĉefministro skribas en la mesaĝo, ke Hungario bezonas unuecon, pacon kaj prezidenton, pri kiu ĉiu hungaro povas fieri.
“La prezidenteco de la respubliko estas ne profesio aŭ laborposteno, sed la plej alta servo. La tasko de la prezidento estas: servi kaj reprezenti. Ĉiujn hungarojn.”
Laŭ li, Judit Polgár estas ja tia persono. Péter Magyar do renkontos ŝin lunde kaj demandos “ĉu ŝi pretas servi nian landon en nova rolo ĝis la adopto de nova Konstitucio.” Magyar skribas en la mesaĝo, ke “persone, mi sentus granda honoro, se ŝi akceptus la inviton.”
Judit Polgár naskiĝis en esperantista familio en Budapeŝto en 1976. Esperanton parolis kaj la patro László Polgár kaj la patrino Klára Polgár. Almenaŭ infanaĝe Judit Polgár kaj ŝiaj du fratinoj Zsófia Polgár kaj Zsuzsa Polgár bone scipovis la lingvon.
La tri fratinoj estis edukitaj hejme de la patro László Polgár, kiu speciale koncentriĝis pri instruado de ŝakludo. Ĉiuj tri filinoj efektive iĝis tre sukcesaj ŝakludantoj, kaj Judit Polgár estas konsiderata la plej sukcesa virina ŝakisto de ĉiuj epokoj. Ankaŭ Esperanto estis parto de la pedagogia plano.
Judit Polgár estas ano de la nuntempe naŭmembra Honora Patrona Komitato de UEA.
Ĝisdatigo je 17.30 UTC: Lunde vespere laŭ loka horo Judit Polgár dankis pro la propono en Facebook kaj diris ke ŝi opinias ĝin honoro, sed ke ŝi “ne sentas sin sufiĉe forta por alpreni la historian respondecon unuigi dividitan nacion”.
Ĉefministro Péter Magyar kelkajn minutojn poste reagis al ŝia afiŝo, dankis pro ĉio, kion ŝi faris por Hungario, kaj aldonis: “Eble mi povas diri nome de multaj milionoj da hungaroj, ke ni daŭre kalkulos je vi, eĉ se alimaniere, en la estonteco!”
- Legu intervjuon kun la patro de Judit Polgár el revuo Esperanto, aprilo 1996.
Ŝajne ŝi ne plu kapablas memori la lingvon. Laŭ intervjuo kiun ŝi faris en 2012 (en la angla):
– Do you still speak Esperanto? Was it a failed experiment or not? 🙂 (AdE)
I did learn it and spoke but due to not practicing it for more than 15 years I’ve forgotten it 🙁
https://www.crestbook.com/node/1668/
Interese, ke mi fakte intervjuis ŝian fratinon, Susan Polgar, en Esperanto (kun anglaj respondoj) por la aprila numero de Kontakto 2004! Antaŭ iuj jaroj, kiam Judit estis en Berlino, mi fakte demandis ĉu ŝi povas paroli Esperanton kaj ŝi respondis, ke Susan fakte estas la stelulo de la familio rilate al lingvoj, sed daŭre havis tre pozitivajn sentojn pri Esperanto!
Sentinel — Human
The text appears to be a human-written journalistic piece that synthesizes political proposals with biographical details and personal reactions, demonstrating a cohesive editorial voice.
