Bibliotekoj kaj arkivoj estis centra temo dum la 48-a Esperantologia Konferenco, okazinta dum la UK en Graco. Kvardeko da partoprenantoj aŭskultis naŭ prelegojn, inter kiuj oni proponis kafon kaj teon, por instigi la aŭskultantojn resti en la salono kaj diskuti kun la prelegintoj.
La 6an de aŭgusto 2026 la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) de UEA okazigis sian 48an Esperantologian Konferencon. Estis tuttaga programero de la 111a Universala Kongreso en Graco (Aŭstrio).
La organizantoj, profesoroj Bengt-Arne Wickström kaj Klaus Schubert, ricevis tiom da prelegproponoj, ke ili vole-nevole devis malakcepti plurajn bonajn. Finfine kvardeko da partoprenantoj aŭskultis kaj diskutis naŭ prelegojn.
La Aŭstria Nacia Biblioteko posedas kaj evoluigas la supozeble plej grandan kolekton de libroj, revuoj kaj materialoj pri planlingvoj. Gastante en la lando de tia trezoro, CED aparte invitis prelegojn pri bibliotekaj kaj arkivaj temoj.
Bernhard Tuider de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno prezentis ties ampleksan planlingvan kolekton, al kiu lastatempe aldoniĝis la arkivo de UEA.
Gabriela Skonieczna estas la ĉefa zorganto eniganta la Bibliotekon Hodler en la katalogojn kaj sur la bretojn de la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio. Ŝi raportis pri defioj kaj ŝancoj de sia detalema kaj temporaba laboro klarigante, ke la uzantoj povos trovi libron aŭ dokumenton nur per la informoj notitaj de la bibliotekisto en la katalogo.
Parolante pri la situacio en Francio, Pascal Dubourg Glatigny montris, kiel la dokumentoj pri la historio kaj la evoluo de Esperanto troviĝas dise en asociaj kaj privataj arkivoj. Li raportis pri projekto centri tiujn kolektojn en la Nacia Arkivo de Francio danke al intensa kunlaboro inter universitatanoj, arkivistoj kaj Esperanto-aktivuloj.
Rubèn Fernández Asensio detalis unu tian kazon, kie en la hispana vilaĝo Subirats individua esperantisto starigis ampleksan arkivon de, interalie, leteroj, kaj heredigis ĝin al la municipo, kiu fine deziris ne plu ekspozicii ĝin, sed iniciatis katalogadon prepare al neklara estonteco de la kolekto.
Alessandra Madella parolis pri la teatraĵo “1910”, pri la vizito de la geedzoj Zamenhof al Usono kaj Kanado. La prelegon subtenis la filmisto Alex Miller, kiu produktis filmon pri la teatraĵo kun aro da aldonaj intervjuoj kaj akompanaj materialoj. Madella pritraktis la demandon, kiel arkivi tiajn multkomunikilajn spektaklojn por la longtempa memoro de la Esperanto-komunumo.
Stela Besenyei-Merger prezentis Myrtle R. Douglas, nomitan Morojo, pioniran figuron el la usona sciencfikcia mondo de antaŭ jarcento. Morojo aktivis en la kulturo de fanrevuoj kaj fankostumado, sed samtempe ankaŭ por Esperanto.
Ekaterina V. Bebenina prezentis projekton evoluigi indekson de lingva justeco por la landoj de la mondo. Ŝia aliro baziĝas sur la lingvostatistikoj de UN. Tiu bazo kaŭzis tre viglan kaj multfacetan diskuton inter la aŭskultantoj. Philippe Planchon montris novan aliron al la klasifiko de ĉiutipaj konstruitaj lingvoj, inter ili planlingvoj kiel Esperanto, sed ankaŭ fikciaj lingvoj, eksperimentaj lingvoj, religiaj lingvoj kaj aliaj.
Fine de la evento Pascal Dubourg Glatigny alvokis al kontribuoj por la konferenco “Esperanto – 140 jaroj: ĉi tio ne plu estas projekto”, kiun Sébastien Moret kaj la preleganto planas organizi por ekstermovada scienca organizaĵo en junio 2027 en Parizo, okaze de la 140jariĝo de Esperanto.
Kiel dum antaŭaj jaroj, oni proponis kafon kaj teon dum la paŭzoj por krei konferencan etoson donante al la aŭskultantoj instigon resti en la salono kaj diskuti kun la prelegantoj kaj aliaj aŭskultantoj, kio bone funkciis.
Bengt-Arne Wickström, Klaus Schubert
