Skip to content
Chimera readability score 72 out of 100, Expert reading level.

Dum la pasintaj du jaroj Ulrich Matthias kvarfoje vizitis Madagaskaron kaj konvinkiĝis, ke indas disvastigi Esperanton tie, kie ĝi estas bonvena – ekzemple inter la malagasoj. ”En nia movado, ili povas senti sin bonvenaj kaj valoraj. Ili spertas fratecon kaj solidarecon, riĉiĝas kulture kaj spirite kaj vastigas sian mondobildon. Esperanto estas por ili ponto inter animoj kaj koroj”, li skribas en vidpunkta artikolo.
Por progresigi Esperanton kaj altigi ties reputacion, indas disvastigi la lingvon tie, kie ĝi estas plej bonvena. ”Mi tute ne havas problemojn trovi lernantojn”, iam skribis al mi Ranja Zafinifotsy, lerneja direktorino en la malagasa ĉefurbo Antananarivo.
En sia lernejo ŝi sukcesis instrui la lingvon jam al 100 el 300 lernantoj kaj al 6 el 20 instruistoj. Eĉ pli mirige estas, ke jam 5 ĝis 10 el tiuj lernantoj fariĝis fervoraj movadanoj, dum du el la instruistinoj, Victorine kaj Vony, mem fondis tre viglajn Esperanto-klubojn en siaj privataj ĉirkaŭaĵoj.
Okaze de miaj kvar vojaĝoj al Malagasio en la pasintaj du jaroj, mi povis mem konvinkiĝi pri la granda progreso de nia lingvo tie. Dum du semajnfinoj fine de marto kaj komence de aprilo 2026 okazis en Antananarivo la 5-a Malagasa Esperanto-Seminario kun 62 plejparte junaj partoprenantoj – po 43 en ties unua kaj dua partoj (dum 24 partoprenis en ambaŭ).
Ĉi-foje jam pli ol 20 el ili prelegis en nia lingvo, inkluzive de du 10-jaraj knaboj kaj unu 12-jara knabino. Pliaj dekoj da gejunuloj deziris partopreni, sed ne povis pro la nesufiĉo de la kapacito de la ejo kaj de niaj financaj rimedoj.
Pri la granda entuziasmo por nia lingvo en Malagasio atestas diversaj verkoj de junaj malagasoj, kiuj nun aperas iom post iom. Jam en septembro 2025 publikiĝis la 87-paĝa originala rakonto ”Floroj en mizero” de Navalona Lahatriniaina, lernantino de Ranja kaj sociala orfino, pri sia vivo inter malsato, humiligoj kaj perforto.
Aliaj lernantoj de Ranja, la gefratoj Fanja (Celestine Fanjasoa) kaj Nasandratra Patrick Randriamizaka publikigis poemojn en la reta revuo Literatura Vivo n-ro 11. Tie samtempe aperis tri originalaj rakontoj de la knabo Erica Najaina, kiu esperantiĝis danke al hazarda renkonto kun Ranja.
La verkoj de junaj malagasoj estas tre kortuŝaj, ĉar ili baziĝas sur iliaj propraj spertoj de sufero. Multaj el ili prezentas la konatiĝon kun Esperanto kiel turnopunkton en sia vivo, kvazaŭ transiro ”de ombro al tagiĝo”, aŭ ”de larmoj al lumo”.
Torine Raharisoa, kies libro ”Sub la pluvo, kie naskiĝas miaj revoj” aperos ĝis la UK en Graz, rakontas pri seniluziiĝoj kaj soleco en sia vivo – sed ĝuste kiam tiu problemo plej akriĝis, Ranja invitis ŝin al Esperanto-kurso, kaj tiu lingvo jam baldaŭ donis al ŝi profundajn amikecojn, ekzemple kun Navalona, kiun ni nun konas kiel aŭtorinon de ”Floroj en mizero”.
En interparoloj kun malagasaj virinoj mi ofte aŭdis, ke ”malagasaj viroj ne aŭskultas siajn edzinojn, ili ne interesiĝas pri iliaj problemoj”. Tio montriĝas ankaŭ en unu el la plej fortaj epizodoj en la originala romano ”Kiel herbo en vento” de Ranja Zafinifotsy.
Kiam la protagonistino Sariaka rakontas al sia edzo pri seksperforto fare de ŝia kuzo, kiam ŝi havis nur 8 jarojn, ties reago estas ŝoke malvarma kaj senkora. Kun Esperanto, tio povas esti alia. Mi multfoje spertis, ke per aŭskultado kaj sincera interesiĝo pri problemoj, facilas trovi tre profundajn amikecojn en Malagasio.
Ranja gvidas lernejon por aparte malriĉaj infanoj, kiun financas franca fondaĵo. Ŝiaj lernantoj do plejparte venas el familioj, kies monataj enspezoj apenaŭ atingas 100 eŭrojn. Tamen tiuj lernantoj ne kuraĝas mem peti esperantistojn pri financa subteno. En miaj pasintaj du vojaĝoj mi vizitis tiajn familiojn, kiuj loĝas en unuĉambraj dometoj el brikoj aŭ eĉ nur el ligno kaj plastaj kovriloj, sen elektra kurento kaj kranakvo. Jam etaj donacoj povas grave helpi al tiuj familioj.
Multegaj malagasaj gejunuloj revas pri poŝtelefono je ĉ. 40 eŭroj, kaj aparte utile estas ebligi al ili la studadon. Ankaŭ la kostoj por tio surprizis min, ĉar unu el la plej talentaj junulinoj sendis al mi detalan kalkulon, laŭ kiu jam 55 eŭroj monate (de kiuj ŝiaj familanoj povas pagi la duonon) sufiĉos por ĉio – la studkotizo, loĝado kaj manĝoj. Estas multaj junaj esperantistoj en Malagasio, kiuj ege meritas tian subtenon.
Eĉ sendepende de financa subteno, Esperanto povas grave utili al malagasaj gejunuloj. En nia movado, ili povas senti sin bonvenaj kaj valoraj. Ili spertas fratecon kaj solidarecon, riĉiĝas kulture kaj spirite kaj vastigas sian mondobildon. Esperanto estas por ili ponto inter animoj kaj koroj.
Precipe ĉe la antaŭa sestaga 4-a Seminario, deko da gejunuloj eĉ ploris je ties fino. Kaj danke al Esperanto, gejunuloj povas senti sin aŭskultataj. ”Por mi, verki estas ankaŭ terapio”, skribis al mi Torine Raharisoa, antaŭ ol sendi al mi epizodon pri la plej suferiga sperto en sia vivo.
Danke al abunda instruado de la franca lingvo (kaj iom de la angla), talentaj malagasoj povas lerni nian lingvon relative rapide. ”Mi jam komprenas ĉion, kion vi diras”, rakontis al mi 16-jarulino, kiu lernis la lingvon nur de 6 monatoj. Alia junulino povis jam sufiĉe flue interparoli kun mi post 7-monata lernado. Aparte surprizis min la granda interesiĝo de la malagasaj gejunuloj pri lingva ekzameno.
Kiam mi anoncis en la fino de la 5-a Malagasa Seminario, ke ni pripensas okazigi en nia venonta seminario fine de oktobro aŭ komence de novembro ekzamenon je la nivelo B1, mi emfazis, ke tiuj, kiuj komprenas min, havos bonan ŝancon sukcesi en ĝi. Mi enketis inter la tiutempe 36 ĉeestantoj – kaj je mia miro tuj leviĝis 24 manoj. Kontraŭe, en Eŭropo mi ĉiam vane klopodis instigi miajn esperantistajn geamikojn submetiĝi al KER-ekzameno. Eble la estonteco de Esperanto vere troviĝas en la suda hemisfero.
Krom Ranja, ekzistas en Malagasio ankoraŭ plia juna lerneja direktorino, kiu entuziasmiĝas pri Esperanto, Elysa Razafiniaina, en Mananara en nordorienta Malagasio. En ŝia lernejo, nun ĉiuj 50 infanoj lernas nian lingvon. Elysa rakontas: ”Mi instruas Esperanton al ili, ĉar mi amas ilin.”
Ulrich Matthias
Multan dankon pro ĉi tiu bela kaj esperdona artikolo!
Mi konsentas
Ĉu iu konscias pri ebloj mone aŭ alie subteni la burĝonantan movadon tie?
Dankon pro via interesiĝo pri subteno. Tio eblas pere de mi aŭ – se utilas al vi donackvitanco – pere de la germana sekcio de KELI: http://www.esperanto.de/keli Eblas subteni la venontan Malagasan Seminarion en oktobro/novembro 2026, la studadon (kelkaj junaj esperantistinoj ŝatus ekstudi en januaro 2027 ekzemple psikologion aŭ informadikon) kaj ankaŭ la loĝkondiĉojn (je 100 € familioj povas ekhavi elektran kurenton per sunpanelo). Eblas ankaŭ rekte kontakti malagasajn gejunulojn ekzemple per Facebook kaj subteni ilin; favorpreze tio eblas per MoneyGram al poŝtelefona konto aŭ por kontanta elpago.
La estonteco de Esperanto ne troviĝas en unu sfero, sed en ĉiuj samtempe. Kiel Esperantistoj, ni ne povas havi teritoriajn pretendojn, sed povas funkcii kiel perantoj inter tiuj kiuj havas.

Facts Only

Ulrich Matthias visited Madagascar four times in the past two years.
Ranja Zafinifotsy, a school director in Antananarivo, has taught Esperanto to 100 of 300 students and six of 20 teachers.
Two teachers, Victorine and Vony, founded Esperanto clubs in their private communities.
The 5th Malagasy Esperanto Seminar occurred in late March and early April 2026, with 62 participants, mostly young.
20 participants delivered presentations in Esperanto, including children as young as 10.
Navalona Lahatriniaina, a student of Ranja, published an 87-page memoir in Esperanto in September 2025.
Other students, including Fanja, Nasandratra Patrick Randriamizaka, and Erica Najaina, have published poetry and stories in Esperanto.
Torine Raharisoa’s book, "Sub la pluvo, kie naskiĝas miaj revoj," will be published before the UK in Graz.
Many Malagasy families live in single-room homes without electricity or running water.
A 16-year-old student claimed to understand Esperanto after six months of learning.
24 of 36 seminar attendees expressed interest in taking a B1-level Esperanto exam.
Elysa Razafiniaina, a school director in Mananara, teaches Esperanto to all 50 of her students.
Financial support for students can be sent via MoneyGram or through the German section of KELI.

Executive Summary

Over the past two years, Ulrich Matthias has visited Madagascar four times, observing significant growth in the adoption of Esperanto among Malagasy youth. In Antananarivo, Ranja Zafinifotsy, a school director, has successfully taught Esperanto to 100 of her 300 students and six of 20 teachers. Some students have become active in the Esperanto movement, with two teachers founding local clubs. The 5th Malagasy Esperanto Seminar in March-April 2026 drew 62 participants, mostly young, with 20 delivering presentations in Esperanto. Financial constraints limited attendance, as many more wished to join. Young Malagasy authors are producing original works in Esperanto, reflecting personal struggles and the transformative impact of the language. For instance, Navalona Lahatriniaina published an 87-page memoir about her life as an orphan, while others have contributed poetry and short stories. The movement provides emotional and social support, particularly for marginalized youth, with some describing Esperanto as a lifeline. Financial challenges persist, with families living in extreme poverty, but small donations can significantly improve living conditions. The enthusiasm for Esperanto exams contrasts with European disinterest, suggesting potential for growth in the Global South. Another school director, Elysa Razafiniaina, teaches Esperanto to all 50 of her students, emphasizing care as her motivation.

Full Take

This narrative presents a compelling case for Esperanto’s role in empowering marginalized communities, particularly in Madagascar. The strongest version of this story highlights grassroots enthusiasm, with young Malagasy learners embracing Esperanto as a tool for cultural exchange, emotional expression, and social mobility. The movement’s growth is organic, driven by local educators like Ranja Zafinifotsy, who frame Esperanto as a bridge to dignity and connection. However, the article’s emotional appeal—focusing on poverty, trauma, and the transformative power of language—could risk oversimplifying systemic challenges. The emphasis on personal testimonies and literary output, while powerful, may obscure broader questions about sustainability and scalability. For instance, while small donations are framed as life-changing, the long-term economic and educational barriers in Madagascar remain unaddressed.
The narrative aligns with a pattern of "hope-driven activism," where individual success stories stand in for structural solutions. This isn’t necessarily manipulative, but it does risk creating a "savior complex" dynamic, where external support is positioned as the primary solution rather than systemic change. The contrast between European disinterest in Esperanto exams and Malagasy enthusiasm is striking, but it’s worth asking whether this reflects genuine linguistic potential or a symptom of limited opportunities in other areas.
Root causes include the legacy of colonial language policies (French dominance) and the search for alternative identities. Esperanto’s neutrality and accessibility make it an attractive vehicle for self-expression, but its long-term viability depends on whether it can transcend its niche status. The article’s focus on youth and emotional resonance suggests a movement driven by idealism, which is both its strength and vulnerability.
Bridge questions: How might Esperanto’s role in Madagascar evolve if economic conditions improve? Could this model be replicated in other post-colonial contexts, or is it uniquely tied to Madagascar’s cultural dynamics? What would it take for Esperanto to become a sustainable tool for education and social change rather than a temporary refuge?
Counterstrike scan: If this were part of a coordinated campaign, the playbook would emphasize emotional storytelling to garner donations and frame Esperanto as a panacea for systemic inequality. However, the article’s focus on local agency and concrete examples (e.g., specific books, seminars) suggests genuine grassroots momentum rather than manipulation. No structural alignment with a hypothetical attack pattern is detected.
Patterns detected: none

Sentinel — Human

Confidence

LIKELY_HUMAN (confidence: 0.25)