ILUSTRITA
Biblioteko por Infanoj
No 2
CINDRULINO
Laŭ Angla rakonto esperantigis
L. MILHO
Profesoro aprobita de la S. f. p. E.
PREZO:
50 CENTIMOJN (½ FRANKO)
AFRANKITE
_Eldonoj de E. X._
_Librejo A. BARBOT_
_15, Rue Etienne Pallu, 15_
_Tours (Tur)_
_Franclando_
[Ilustraĵo]
AL Sro EDMOND PRIVAT
_La deksesjara Direktoro de_
«JUNA ESPERANTISTO»
_kaj fervorega propagandisto de_
_Esperanto inter la gejunuloj_,
_Tiun libreton mi tre kore
dediĉas._
L. Milho.
[Ilustraĵo]
[Ilustraĵo: Cindrulino en la kuirejo.]
[Ilustraĵo]
I
La patrino de Cindrulino mortis kiam la knabino estis ankoraŭ tre
juna infano. Cindrulino estis lasata al la zorgo de sia patro kaj de
siaj duon-fratinoj, kiuj estis multe pliaĝaj ol ŝi; ĉar la patro de
Cindrulino edziĝis du fojojn kaj ŝia patrino estis lia dua edzino.
Nu la fratinoj de Cindrulino ne amis ŝin kaj estis tre malbonaj al ŝi.
Kiam ŝi pliaĝiĝis, ili devigis ŝin laboradi kiel servistino, kaj eĉ
kribri la cindrojn; pro tio ili kutimis ŝin nomi moke: «Cindrulino».
Tiu ĉi ne estis ŝia vera nomo, sed ŝi fariĝis poste tiel bone konita
laŭ ĝi ke ŝia propra nomo estis forgesata.
Ŝi estis tre bonkaraktera knabino, kaj ĉiu amis ŝin, escepte ŝiaj
kruelaj fratinoj.
Kiam Cindrulino havis ĉirkaŭe dek sep jarojn, okazis ke la reĝo de tiu
lando donis balon, je kiu ĉiuj sinjorinoj estis invitataj, kaj ankaŭ
la fratinoj de Cindrulino. Cindrulino devis vesti ilin por tiu balo;
sed la fratinoj neniel pensis permesi, ke ŝi iru kun ili.
«Mi deziras ke vi konduku min al la balo kun vi, fratinoj», diris
Cindrulino ĝentile.
[Ilustraĵo: Ŝi devis vesti ŝiajn fratinojn...]
«Alkonduki vin, vere!» ironie respondis la pli juna fratino: «nenia
estas loko por cindro-kribrantino; restu hejme, kaj faru vian laboron».
[Ilustraĵo]
[Ilustraĵo]
II
Kiam ili estis foririntaj, Cindrulino, kies koro estis tre malĝoja,
sidiĝis kaj ĉagrenege ekploris; sed dum ŝi sidiĝis malgaja, pensante
pri la malboneco de siaj fratinoj, voĉo alvokis ŝin el la ĝardeno, kaj
ŝi eliris por vidi kiu ĝi estis.
Ĝi estis ŝia bapto-patrino, bona, maljuna Feino.
«Ne ploru, Cindrulino, ŝi diris, vi ankaŭ iros al la balo, ĉar vi
estas bona, afabla knabino. Alportu al mi grandan kukurbon.»
Cindrulino obeis, kaj la Feino, tuŝante ĝin kun sia vergeto, ĝin ŝanĝis
en grandan veturilon. Poste ŝi ŝanĝis raton en veturigiston, kaj musojn
en lakeojn. La Feino tuŝis ankaŭ Cindrulinon kun sia vergeto, kaj la
vestaĉoj[1] de l' malriĉa knabino fariĝis belegaj vestoj, ornamitaj per
multe-kostaj puntoj kaj juveloj; ŝiaj malnovaj ŝuoj fariĝis ĉarma paro
da vitraj pantofloj, kiuj ŝajnis diamantoj. La Feino ordonis, ke ŝi iru
al la balo kaj sin amuzadu, sed certe lasu la balĉambron antaŭ ol la
horloĝo sonorigos la dekduan horon.
[1] «Aĉ» estas sufikso _malboniga_ jam ofte uzita de tre lertaj
Esperantistoj.
«Se vi tion ne faros, ŝi diris, viaj belegaj vestoj de nove fariĝos
vestaĉoj.»
Tiam Cindrulino eniris la veturilon kaj forveturis kun siaj lakeoj,
tre belege, kaj alvenis al la reĝa kortego, kie ŝi estis entuziasme
ricevata.
[Ilustraĵo: Cindrulino en la balo.]
La plej belega junulino en la balo ŝi estis, kaj la princo volis danci
nur kun ŝi.
Sed ŝi rapidis foriri iom antaŭ la fiksita horo, kaj ŝi havis tempon
por senvestiĝi antaŭ ol ŝiaj fratinoj alvenis hejme. Ili diris al ŝi,
ke alestis la balon mirinda princino, pri kiu la princo entuziasmiĝis.
Ili nesciis, ke la princino estis Cindrulino mem.
[Ilustraĵo]
III
Tri fojojn Cindrulino sammaniere iris al la reĝaj baloj, sed la trian
fojon ŝi forgesis la ordonon de l' Feino, kaj ŝi aŭdis la horloĝon
sonorigi la dekduan horon.
[Ilustraĵo: Ŝi forkuris el la balĉambro.]
Ŝi forkuris el la balĉambro kaj rapidege malsupreniris la ŝtuparon. Sed
ŝiaj vestoj ĉiuj fariĝis vestaĉoj antaŭ ol ŝi eliris el la palaco, kaj
ŝi perdis unu el siaj vitraj pantofloj.
La princo ŝin serĉadis en la tuta palaco; sed la gardistoj diris al
li, ke neniu trapasis la pordon, escepte malriĉa junulino.
La princo tamen trovis la pantoflon kaj por koni kien Cindrulino
foriris, li proklamigis ke li edziĝos la junulinon, kiu povos
piedvestiĝi per la vitra pantoflo.
Ĉiuj virinoj provis piedvestiĝi per la pantoflo, sed vane. La
fratinoj de Cindrulino ankaŭ penadis por piedvestiĝi per ĝi, sed ili
ne sukcesis. Tiam la juna fratino petis, ke oni permesu al ŝi provi
la pantoflon, kaj ĝi troviĝis tute taŭga por ŝi; tiam ĝoje la princo
vidis, ke ŝi posedis ankaŭ la duan pantoflon, kaj li tuj rekonis, ke
Cindrulino estis la belega princino, kun kiu li dancis dum la balo.
[Ilustraĵo: La pantoflo troviĝis taŭga...]
[Ilustraĵo]
IV
Oni ne povas imagi la koleron kaj envion de ŝiaj fratinoj; sed subite
la bapto-patrino feino aperis, denove tuŝis Cindrulinon per sia
vergeto, kaj ŝia robaĉo ŝanĝiĝis en belegan silkan robon, tute decan
por edziniĝa festo.
«Prenu ŝin por esti via edzino, kara princo, diris la feino. Ŝi estas
inda je amo via, ĉar ŝi estas pacienca, ĝentila kaj tre lerta; ŝi ja
estos bonega edzino.»
Kaj turnante sin al la fratinoj: «Lernu, ŝi diris, ke ĉiam estas saĝe,
kaj tiel singardeme kiel grandanime, esti bona al ĉiuj sendiference,
al riĉuloj kaj malriĉuloj, al fratino aŭ al duon-fratino. Nun vi devas
atendi vian pardonon, el la boneco de Cindrulino.»
Tial Cindrulino fariĝis la edzino de l' Princo, kaj la infanoj disĵetis
rozojn sur la stratojn, kiam geedzoj eliris el la preĝejo.
[Ilustraĵo: Cindrulino edziniĝas]
Cindrulino pardonis al siaj fratinoj kaj estis tiel bona al ili, ke ili
sincere pentis pri siaj pasintaj krueleco kaj maljusteco. Ŝi montris
sin bona reĝino, tial ke ŝi ja eksperimentis malriĉan vivadon; kaj ŝia
edzo, kaj ŝiaj infanoj ĉiam amis ŝin tre kore.
La vitraj pantofloj estis metitaj en vitra kesteto, kaj ofte la
Princo ilin montris al siaj infanoj, kaj al ĉiu el ili rakontis
kiamaniere Cindrulino iris al la Balo.
[Ilustraĵo]
[Ilustraĵo: Muso kaj kukurbo]
Notoj de Transskribantoj
Evidentaj preseraroj estis ŝanĝitaj senkomente.
Ilustraĵoj estis movitaj por alĝustigi pli ĝuste kun la taŭga alineo.
En la txt-versio, kursiva teksto estis markita kiel: _kursivo_
En Esperanto, «la» estas ofte ŝanĝita al, «l' » (l+apostrofo+spaco). Ĉi
tio estas traktata kiel aparta vorto kaj ne estas alfiksita al la sekva
vorto.Project Gutenberg
Cindrulino
Milho, L.