Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks to the
Toronto Esperanto Circle for providing the original book.
La Libroj de la
Esperanta Biblioteko Internacia
estas riceveblaj en:
Berlin de Esperanto Verlag Möller & Borel, Lindenstrasse 18/19.
Paris de Hachette & Co., 79 Boulevard St. Germain.
London de British Esperanto Association, Museum Station Buildings
133-6, High Holborn kaj Review of Reviews, Mowbray House,
Norfolk street.
New York de Fleming H. Revell Comp, 158 Fifth Avenue.
Kjöbenhavn de Andr.-Fred Höst & Sön, Bregade 35.
Barcelona de Jaume Sales Balmes, Serra 13 pral.
Budapest de Lajos Kókai, Károly-Utca 1.
Livorno de R. Giusti, 53 Via Vittorio Emmanuele.
Warszawa de M. Arct, 53 Nowy Swiat.
Bucuresti de Libraria noua Carol P. Segal, Calea Victoriei 78.
* * * * *
Ĉiu libreto de la _Esperanta Biblioteko Internacia_ kostas
_unu spescenton_ (0,10 Sm)=25 centimoj, 20 pfenigoj, 2½ pencoj,
5 cendoj, 24 heleroj, 10 kopekoj, 10 oeroj.
ESPERANTA BIBLIOTEKO INTERNACIA
Tradukis
F. Skeel-Giörling.
No. 2.
Prezo 0,10 Sm.
Fabeloj de Andersen
I.
BERLIN.
Esperanto Verlag Möller & Borel
kaj korespondantoj en
Paris, London, New-York, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona,
Budapest, Livorno, Bucuresti.
Al siaj du amataj Filetoj
Preben Skeel-Giörling
kaj
Erik Skeel-Giörling
sincere dediĉas ĉi-tiun tradukaĵon
La Verkinto.
Hans Christian Andersen.
Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj ni havas la plezuron
prezenti kelke da elektitaj tradukaĵoj en Esperanto, naskiĝis en
la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malriĉa ŝuisto.
Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis feliĉaj; la grandaj
suferadoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li travivis dum ĉi-tiu tempo,
profunde impresis al lia kortuŝante pia, sentema animo kaj poste
stampis lian tutan produktadon. Dank' al la kunhelpo de kelkaj
eminentaj viroj li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago, kaj
ankaŭ entrepreni longajn vojaĝojn en la eksterlandon, precipe
Italujon.
El la plumo de H. C. Andersen troviĝas multe da belaj lirikaj poemoj
kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio atingis
en la "Fabeloj", kiuj estas tradukitaj en preskaŭ ĉiuj naciaj
lingvoj. Pri la origino de l' fabeloj — jen seriozaj, jen satiraj
kaj gajaj — li mem diras: "Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi
la plenkreskulojn, kaj mi rakontas ĝin por la infanoj, tamen
memorante ĉiam, ke la gepatroj ofte aŭskultas mian rakontadon,
kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado."
H. C. Andersen mortis en Kopenhago en 1875, amata de sia
samtempanaro kaj honorata de siaj admirantoj el la tuta mondo. Sian
aŭtobiografion li lasis en la romano "Fabelo de mia vivo" (1855). Je
la 70ª datreveno de lia naskiĝo estas eldonitaj tradukaĵoj en dek
kvin lingvoj de lia bela fabelo "Rakonto pri patrino", kaj en la jaro
1905, okaze de la 100-jara festo aranĝita je memoro pri la naskiĝo
de l' granda poeto, la urbestraro de Odense fondis specialan
Muzeon kie oni kolektis ĉion — librojn, verkojn, bildojn,
tradukaĵojn, meblaron k. c. — kio havis signifon por la vivo de
H. C. Andersen.
Kopenhago, Marto 1909.
Fr. Skeel-Giörling.
La brava stansoldato.
Estis iam dudek kvin stansoldatoj, ili ĉiuj estis fratoj, ĉar ili
devenis de malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la
vizaĝo rigardis rekte antaŭen; ruĝa kaj blua, vere bela estis la
uniformo. La unua parolo, kiun ili aŭdis en ĉi-tiu mondo, kiam
estis forprenita la kovrilo de l' skatoleto kie ili kuŝis, estis la
vorto: Stansoldatoj! ĝin kriis knabeto kaj kunfrapis la manojn; li
donace ricevis la soldatojn, ĉar estis lia naskiĝotago, kaj nun li
starigis ilin sur la tablo. Ĉiuj soldatoj tute egale aspektis; nur
unu iomete diferencis de l' aliaj; li havis unu solan piedon, ĉar li
estis fandita laste, kaj tiam ne restis sufiĉe da stano; tamen li
staris tiel firme sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas
precipe li, kiu fariĝis fama.
Sur la tablo, kie ili staris, troviĝis multe da diversaj ludiloj,
sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la
fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis arbetoj
ĉirkaŭ speguleto, kiu reprezentis lagon; cignoj el vakso naĝis
sur ĝi kaj sin spegulis. Ĉio estis ĉarma, sed la plej ĉarma
tamen estis fraŭlineto, kiu staris en la malfermita pordo de
l' palaco; ankaŭ ŝi estis farita el papero, sed ŝi havis belan
jupeton el la plej hela stamino kaj bluan rubandeton kiel mantelon
ĉirkaŭ la ŝultroj; meze de l' mantelo estis alkudrita brilanta
ora perlo, kiu estis tiel granda kiel ŝia vizaĝo. La fraŭlineto
etendis siajn brakojn supren, ĉar ŝi estis dancistino, kaj unu
piedon ŝi tiel alten levis, ke la stansoldato ne povis ĝin trovi
kaj kredis, ke ŝi havas nur unu piedon kiel li.
"Certe, ŝi estus vera edzino por mi!" pensis la stansoldato, "sed
ŝi estas tre nobla, ŝi loĝas en palaco, mi havas nur skatoleton,
kaj en ĝi ni estas jam dudek kvin, ne estas deca loko por ŝi!
tamen, mi deziras konatiĝi kun ŝi!" kaj jen li sin kuŝigis, tute
longa kiel li estis, post flartabakujo, kiu staris sur la tablo; de
tie li povis bone rigardi la noblan fraŭlineton, kiu senĉese
staradis sur unu piedo sen malekvilibriĝi.
Kiam fariĝis vespero, oni metis la ceterajn stansoldatojn en la
skatoleton, kaj la loĝantoj de l' domo kuŝiĝis por dormi. Tuj la
ludiloj komencis ludi, ricevi gastojn, fari militon kaj aranĝi
balon; la stansoldatoj kraketis en la skatoleto, ĉar ili volis
ludi kun la aliaj, sed ili ne povis forpreni la kovrilon. La
nuksrompilo faris renversojn, kaj la grifelo petoladis sur la
tabulo; estis tiom da bruego, ke la kanario vekiĝis kaj komencis
interbabili, kaj tion ĝi faris eĉ verse. La solaj du kiuj tute ne
moviĝis el sia loko, estis la stansoldato kaj la dancistino; ŝi
staris tiel rekte sur la piedpintoj, kun ambaŭ brakoj etenditaj,
kaj li restis egale firma sur unu piedo; eĉ unu momenton li ne
ĉesis ŝin rigardi.
Nun, el la horloĝo sonoris la dek-dua, kaj klask! jen malfermiĝis
la kovrilo de la flartabakujo, sed ne estis flartabako en ĝi, tute
ne, sed nigra koboldo; ĉi-tio estis amuzaĵo.
"Stansoldato!" diris la koboldo; "gardu viajn okulojn, ne uzu ilin
tiom!" Sed la stansoldato ŝajnigis, kvazaŭ li nenion aŭdus.
"Nu, atendu nur ĝis morgaŭ!" diris la koboldo.
Kiam fariĝis mateno kaj la infanoj leviĝis el lito, la stansoldato
estis metita sur la fenestrobreton, kaj ĉu estis la koboldo aŭ
trablovo, oni tion ne scias, sed subite la fenestro malfermiĝis kaj
la soldato renverse elfalis de la tria etaĝo. Estis terura rapideco,
li tenis la piedon rekte supren kaj staris sur la ĉapo kun la
bajoneto inter la pavimŝtonoj.
La servistino kaj la knabeto tuj venis por serĉi lin; sed kvankam
ili preskaŭ marŝis sur li, ili tamen ne rimarkis lin. Se la
stansoldato estus kriinta: jen mi estas! ili certe lin estus
trovintaj, sed ne ŝajnis al li dece tiel laŭte krii, ĉar li portas
uniformon.
Baldaŭ komencis pluvi, la gutoj falis pli kaj pli dense, kvazaŭ
rivere; kiam finiĝis la pluvego, alvenis du stratbuboj.
"Rigardu!" diris unu, "jen kuŝas stansoldato! Li devas ŝipveturi!"
Kaj el malnova gazeto ili faris ŝipeton, starigis en ĝi la
stansoldaton, kaj jen li navigis tra la pluvakvo de l' defluejo; la
du knaboj flanke kuris kaj kunfrapis la manojn! Granda Dio! kiaj
ondoj en tiu defluejo! kaj kia fluo! certe, sed ja pluvegas! La
paperŝipeto forte balanciĝis, kaj kelkafoje ĝi tute kliniĝis,
tiel ke la stansoldato estis skuegita, sed li restis firma, ne
ŝanĝis la mienon, rigardis rekte antaŭen kaj tenis la pafilon per
la brako.
Subite la ŝipeto ennaĝis sub longan piedbreton de ia defluejo, kie
fariĝis tiel mallume kvazaŭ li estus en sia skatoleto.
"Kien do nun mi alvenas?" li pensis; "certe, ĉi-tio estas la kulpo
de l' koboldo! Ho, se nur la fraŭlineto estus ĉi-tie en la ŝipeto,
tiam sen malagrablaĵo povus esti trifoje pli mallume!"
En la sama momento venis granda rato, kiu loĝis sub la breto.
"Ĉu vi havas pasporton?" demandis la rato, "montru la pasporton!"
Sed la stansoldato restis silenta kaj tenis pli firme la pafilon. La
ŝipeto rapidege forrapidis kaj post ĝi kuregis la rato. Hu! kiel
ĝi grincigis la dentojn, kaj ĝi kriis al bastonetoj kaj pajlo:
"Haltigu lin! Haltigu lin! Li ne pagis dogan-imposton! Li ne montris
pasporton!"
Sed la fluo fariĝis pli kaj pli forta, la stansoldato jam povis vidi
la helan lumon antaŭe, kie finiĝis la breto, sed li ankaŭ aŭdis
sonon de muĝado kiu tre bone povus timigi bravulon; imagu nur: kie
finiĝis la breto, la pluvakvo elverŝiĝis en grandan kanalon, tio
estis al li same danĝera, kiel estus al ni veturi tra granda
akvofalo.
Li nun jam tiel alproksimiĝis, ke li ne povis haltiĝi. La ŝipeto
elsaltis, la stansoldato sin tenis tiel rigida kiel li povis; neniu
povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumas. Tri aŭ kvarfoje la ŝipeto
renversiĝis kaj ĝi estis plena je akvo ĝis la rando; ĝi nepre
devis subakviĝi; jam l' akvo atingis la kolon de l' soldato, pli
kaj pli profunde la ŝipeto subiĝis, kaj la papero sin disvolvis.
Nun la akvo leviĝis ĝis super la kapo de l' soldato; tiam li pensis
pri la ĉarma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la
oreloj de l' stansoldato sonoris la verseto:
For, for, soldato!
For al la morto!
Nun la papero disŝiriĝis, kaj la stansoldato trafalis, — sed tuj
granda fiŝo lin englutis.
Ho! kia mallumo interne! Estis multe pli malbone ol sub la breto de
l' defluejo, kaj tiel malvaste! sed la stansoldato restis firma, kaj
li kuŝis tie kun la pafilo en la brako. —
La fiŝo ĉirkaŭe naĝis, movante sin plej terure; fine ĝi fariĝis
tute senmova, ekbrilo kvazaŭ fulmo ĝin trakuris, jen brilis tute
hele kaj iu laŭte kriis: "Stansoldato!" La fiŝo estis kaptita,
sendita al la vendejo, vendita kaj portita al kuirejo, kie la
servistino ĝin distranĉis per granda tranĉilo. Per du fingroj ŝi
prenis la soldaton ĉirkaŭ la korpo kaj portis lin en la ĉambron,
kie ĉiuj volis vidi tian mirindan personon, kiu vojaĝis en la
stomako de fiŝo; sed la stansoldato estis tute ne fiera. Ili
starigis lin sur la tablo, kaj tie — vidu, kiel mirindaj aferoj
povas okazi en la mondo — la soldato troviĝis en la sama ĉambro,
kie li antaŭe estis, li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj
staris sur la tablo, la bela palaco kun la ĉarma dancistino; ŝi
staris ankoraŭ sur unu piedo, kaj tenis la alian alte en l' aero,
ankaŭ ŝi estis firma; tio kortuŝis la stansoldaton, li volonte
estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li rigardis ŝin,
kaj ŝi rigardis lin, sed ili diris nenion.
Sed subite unu el la knabetoj ĵetis la stansoldaton en la fornon,
eĉ sen diri la kaŭzon; sendube la koboldo en la skatoleto estis
kulpa pri ĉi-tio.
La stansoldato staris hele lumigita, kaj li sentis teruran varmegon,
sed ĉu ĝi devenis de la fajro aŭ de amo li ne sciis. La kolorojn
li tute perdis; neniu povus diri, ĉu tio okazis dum la vojaĝo aŭ
pro doloro. Li rigardis la fraŭlineton, ŝi rigardis lin, kaj li
sentis, ke li fandiĝas; tamen ankoraŭ li restis firma kun la pafilo
en la brako. Tiam ia pordo malfermiĝis, la vento forblovis la
dancistinon, kaj senpeze kiel elfino ŝi flugis en la fornon al
la stansoldato, ekflamiĝis kaj malaperis; tuj la stansoldato
fandiĝis kaj fariĝis buleto, kaj kiam la sekvantan tagon la
servistino elprenis la cindron, ŝi retrovis lin en formo de
stankoreto; sed el la dancistino restis nur la ora perlo, kaj ĝi
fariĝis tute nigra en la flamoj.
Rakonto pri patrino.
Patrino sidis ĉe sia infaneto, ŝi estis tiel malĝoja, ŝi tiom
timis, ke ĝi mortos. La infaneto estis pala, ĝiaj okuletoj
malfermiĝis; nur malforte ĝi spiris, kaj kelkafoje profunde kvazaŭ
ekĝemante; kaj ankoraŭ pli malĝoje la patrino rigardis sian
karuleton.
Jen iu frapis la pordon, kaj venis malriĉa, grandaĝa viro,
envolvita en ĉevala kovrilo, ĉar ĝi varmigas, kaj tion li bezonis;
estis ja malvarma vintro; ĉio ekstere estis kovrita je glacio kaj
neĝo, kaj la vento akre blovis tiel ke la vizaĝo doloris.
Ĉar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la
patrino verŝis bieron en kruĉon kaj ŝi metis ĝin en la fornon por
ĝin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino
sidiĝis sur seĝon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu
tiel profunde spiris, kaj ŝi levis la maneton.
"Ĉu ne ankaŭ vi kredas, ke mi lin konservos?" ŝi diris, "Dio ne
forprenos lin de mi!"
Kaj la viro — kiu estis la Morto mem — strange balancis la kapon,
kaj tio povus signifi jes aŭ ne egale. La patrino malsupren
rigardis, kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; — ŝia kapo fariĝis
tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn ŝi ne fermis la okulojn, kaj
nun ŝi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam ŝi subite suprensaltis,
tremante pro malvarmo. Kio estas tio! ŝi kriis rigardante ĉirkaŭ
si, sed la viro estis for, ŝia infaneto malaperis, li estis ĝin
preninta kun si, kaj en la angulo de la ĉambro senĉese la radaro de
l' antikva horloĝo zumante turniĝis, la granda plumbopezilo subiris
rekte ĝis la planko, bum! kaj jen ankaŭ la horloĝo ĉesis funkcii.
Sed la malfeliĉa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian
infaneton.
Ekstere, meze de l' neĝamasoj, sidis virino en longa, nigra
vestaĵo, kaj ŝi diris: "La Morto estis en via ĉambro; mi vidis, ke
ĝi rapidege forkuris kun via infaneto; ĝi iras pli rapide ol la
vento; ĝi neniam reportos kion ĝi prenis!"
"Diru nur, kiun vojon ĝi iris!" petis la patrino, "nomu sole la
vojon, kaj mi retrovos ĝin!"
"Mi konas la vojon", respondis la virino en la nigra vestaĵo, "sed
antaŭ ol mi nomos ĝin, vi devas kanti al mi ĉiujn kantetojn,
kiujn vi kantis al via infaneto; mi ŝatas aŭdi ilin, mi jam ilin
aŭdis antaŭe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron dum vi kantis!"
"Ĉiujn, ĉiujn mi kantos!" diris la patrino, "sed ne haltigu min,
tiel ke mi povos ĝin atingi kaj trovi mian infaneton!"
Sed la nokto sidis mute kaj silente; tiam la patrino tordis siajn
manojn, ŝi kantis kaj ploris, kaj estis multe da kantetoj sed
ankoraŭ pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: "Iru dekstren,
en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!"
Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi ne sciis plu kiun
vojon ŝi devas sekvi; tie staris dornarbetaĵo, nek foliojn nek
florojn ĝi havis, estis ja ankaŭ malvarma vintro, kaj sur la
branĉoj pendis glaciaj kristaloj.
"Ĉu vi ne vidis la Morton preterpasi kun mia infaneto?"
"Certe", respondis la dornarbetaĵo, "sed mi ne diros, kiun vojon ĝi
pasis, se vi ne antaŭe min varmigas ĉe via koro; mi mortas pro la
frosto, mi tute glaciiĝas."
Kaj ŝi premis la dornarbetaĵon al sia koro, tiel firme, por ke ĝi
bone varmiĝu, kaj la dornoj trapikis ŝian korpon, kaj grandaj
sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto freŝaj verdaj
folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis ĉe la koro de
l' malĝoja patrino, kaj la dornarbetaĵo montris al ŝi la vojon
kiun ŝi devas iri.
Ŝi foriris kaj atingis grandan lagon, kie troviĝis nek ŝipo, nek
boato. La glacio ne estis sufiĉe forta por porti ŝin kaj la lago
estis tiel profunda ke ŝi ne povus ĝin trapasi, tamen ŝi devis,
por retrovi sian infaneton; jen ŝi kuŝiĝis por eltrinki la tutan
akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malĝoja
patrino pensis, ke povus okazi ia miraklo.
"Ne, tio neniam prosperos al vi!" diris la lago, "pli bone estos se
mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj
estas la plej brilaj kiujn mi vidis. Ploru ĝis ili elfalos kaj
donacu ilin al mi; se vi volas tion fari mi rekompence portos vin al
la granda florujo, kie la Morto loĝas kaj prizorgas florojn kaj
arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo!"
"Ho! ĉion mi donos por veni al mia infaneto!" diris la ploranta
patrino, kaj ŝi ploregis ankoraŭ pli multe kaj ŝiaj okuloj elfalis
ĝis la fundo de l' lago kaj fariĝis du multekostaj perloj; sed la
lago ŝin levis kvazaŭ ŝi estus sidanta en balancilo, kaj ŝi
flugis al la kontraŭa bordo. Tie staris stranga domo, grandega;
oni ne sciis, ĉu ĝi estas ia monto kun arbaroj kaj kavaĵoj, aŭ
ĉu ĝi estas konstruita el ĉarpentaĵo, sed la malfeliĉa patrino
ne povis tion vidi; ŝi ja estis plorinta ĝis la okuloj elfalis.
"Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?" ŝi
diris.
"Ĉi-tien ĝi ankoraŭ ne alvenis!" diris la maljuna sarkistino, kiu
gardis la grandan florujon de l' Morto.
"Kiamaniere do vi povis trovi ĉi-tiun lokon, kaj kiu vin helpis?"
"Dio min helpis!" ŝi respondis. "Li estas kompatema, kaj tia certe
ankaŭ vi estos! Diru, kie mi povos trovi mian infaneton?"
"Mi ne scias," diris la sarkistino, "kaj vi ja ne povas vidi! Multe
da floroj kaj arboj velkis ĉi-tiun nokton, la Morto baldaŭ venos
por ilin replanti! Vi certe scias, ke ĉiu homo posedas sian propran
vivarbon aŭ floron, kiu estas konforma al ĝia animo; ili aspektas
kiel aliaj kreskaĵoj sed ili havas koron frapantan; infana koro
povas ankaŭ frapi! Serĉu laŭ tiu informo, eble vi povos rekoni la
korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi se mi diras
nun, kion plie vi devas fari?"
"Mi ne posedas ion por fordoni", diris la malĝoja patrino, "sed
mi estas preta iri por vi ĝis la fino de l' mondo."
"Bone, sed tie mi havas nenion por fari," diris la sarkistino; "donu
al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili
estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas io
almenaŭ!"
"Se vi nur postulas tion de mi," ŝi diris, "mi ĝin fordonos kun
ĝojo!" Kaj ŝi donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn
harplektojn kaj ricevis interŝanĝe la blankajn de l' maljunulino.
Tiam ili iris en la grandan florujon de l' Morto, kie floroj kaj
arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitrokloŝoj,
kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreskaĵojn; unuj estis
tute freŝaj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj,
kaj nigraj kankroj ĉirkaŭpremis la trunketojn: kreskis ankaŭ
belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj
floranta timiano; ĉiu arbo, ĉiu floro havis sian nomon, ĉiu estis
la vivo de iu homo; la homo ankoraŭ estis vivanta, unu en Ĥinujo,
alia en Grenlando, en ĉiuj lokoj de la mondo. Troviĝis altaj arboj
kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis
pretaj por krevigi la kuvon; ankaŭ en multe da aliaj lokoj staris
malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko ĉirkaŭe kaj dorlote
flegitaj. Sed la malĝoja patrino kliniĝis super ĉiu el la plej
malgrandaj kreskaĵoj, kaj ŝi aŭdis, kiel frapas la homa koro
interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskaĵetoj ŝi rekonis
la koron de sia infaneto.
"Jen ĝi estas!" ŝi kriis etendante la manon super blua krokuseto,
kiu tute kurbiĝis kontraŭ la tero, malsanete kaj lace.
"Ne tuŝu la floron!" diris la sarkistino, "sed atendu ĉi-tie, kaj
kiam la Morto venos, vi zorgu ke ĝi ne forŝiru la kreskaĵon;
minacu ĝin, ke vi forŝiros la aliajn florojn, tiam ĝi ektimiĝos;
ĝi havas respondecon antaŭ Dio pri ili; neniu el ili povas esti
forŝirata sen la permeso de Dio!"
Subite glacia vento trablovis la ĝardenon, kaj la blinda patrino
sentis, ke estas la Morto, kiu venas.
"Kiamaniere vi povis trovi la vojon ĉi-tien?" ĝi demandis, "kiel vi
povis alveni pli rapide ol mi?"
"Mi estas patrino!" ŝi diris. Kaj la Morto etendis sian longan
brakon kontraŭ la malsaneta floreto, sed ŝi tenis siajn manojn
ĉirkaŭ ĝi, tiel firme, kaj tamen zorgante por ne ektuŝi la
foliojn. Sed la Morto blovis sur ŝiaj manoj, kaj ŝi sentis, ke
estas akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte ŝiaj
manoj subfalis.
"Vi ne povas ion fari kontraŭ mi!" diris la Morto. — "Sed la bona
Dio povas!" ŝi respondis.
"Mi nur plenumas Lian volon!" diris la Morto. "Mi estas Lia
ĝardenisto! Mi prenas ĉiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj replantas
ilin en la ĝardenon de l' Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel
ili tie kreskas, kaj kio ili fariĝos, mi ne povas rakonti!"
"Redonu al mi mian infaneton!" diris la patrino, kaj ŝi ploris kaj
petegis; sed subite per ĉiu mano ŝi ekkaptis du belajn floretojn
kiuj kreskis en la proksimeco, kaj ŝi kriis al la Morto: "Mi
forŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mia koro malesperas!"
"Ne tuŝetu ilin!" diris la Morto. "Vi diras, ke vi estas malfeliĉa,
kaj nun vi volas, ke alia patrino fariĝu egale malfeliĉa kiel vi!"
"Alia patrino!" ŝi diris lasante la florojn en la sama momento.
"Jen estas viaj okuloj!" diris la Morto, "mi trovis ilin en la lago,
ili tiel bele brilis: mi ne sciis ke estas la viaj, reprenu ilin, ili
estas ankoraŭ pli brilaj ol antaŭe. Rigardu nun en la profundan
puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis
forŝiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian homan vivon;
vi vidos, kion vi volis detrui!"
Ŝi rigardis en la puton, kaj ŝi sentis sinceran feliĉon ĉar ŝi
vidis, kiel la vivo de unu el ili fariĝas granda beno al la mondo:
ho! kia feliĉo kaj ĝojo! Kaj ŝi vidis la vivon de l' alia; ĝi
estas plena je mizero, doloro kaj teruro.
"Ambaŭ sortoj estas laŭ la volo de Dio!" diris la Morto.
"Kiu el ili estas la floro de l' mizero, kaj kiu estas tiu de l'
feliĉo?" ŝi demandis.
"Tion mi ne diras!" respondis la Morto, "sed unu el ili estis la
floro de via propra infaneto; la sorton, la estontecon de via
infaneto, vi vidis!"
Terurigite la patrino kriis: "Ho, diru, kiu el ambaŭ estis mia
infaneto! savu la senkulpan estaĵon, savu ĝin el la mizero!
forprenu ĝin nur, mi petegas! Ho, konduku ĝin en la regnon de Dio!
Forgesu mian ploron, mian doloron, ĉion, kion mi faris kaj diris!"
"Mi ne vin komprenas!" diris la Morto. "Ĉu vi volas, ke via infaneto
revenu al vi, aŭ ĉu mi devas ĝin forpreni kun mi?"
Tiam la patrino tordis siajn manojn kaj genufleksante ŝi preĝis al
Dio:
"Ne aŭskultu min, se mi postulis ion, kio estas kontraŭ Via volo!
Vi sola estas superega kaj saĝa! Ne aŭskultu min, ne aŭskultu
min!"
Kaj ŝi apogis la vizaĝon sur sia genuo, kaj la Morto kondukis la
infaneton, for, for en la nekonatan landon.
La fajroŝtalo.
Soldato iris marŝante sur la vojo: unu, du! unu, du! li forvojaĝis
kun tornistro sur la dorso kaj glavo ĉe la koksoj, ĉar li revenis
de la milito, kaj nun li hejmen marŝis. Jen li renkontis maljunan
sorĉistinon sur la vojo; ŝi estis treege abomeninda, ŝia sublipo
pendis tute ĝis la brusto. Ŝi diris: "Bonan vesperon, soldato! kian
belan glavon, kian grandan tornistron vi havas! Vi estas vera
soldato, kaj nun vi ricevos tiom da mono kiom vi deziras!"
"Multan dankon al vi, sorĉistino!" la soldato respondis.
"Ĉu vi vidas la grandan arbon tie?" diris la sorĉistino montrante
al li tiun arbon, kiu flanke staris ĉe la vojo. "Interne ĝi estas
tute kava! Vi rampu nur ĝis la pinto, jen vi vidos truon kaj tra
ĝi vi povos gliti ĝis vi venos profunde en la arbo. Mi ligas nun
ŝnuregon ĉirkaŭ vi, kaj tiel mi povos suprentiri vin tuj kiam vi
min vokos."
"Sed kion mi devas fari en la arbo?" demandis la soldato.
"Alporti monon!" la sorĉistino diris, "ĉar kiam vi venos al la
fundo de l' arbo, vi troviĝos en granda subtera ĉambro; ĝi estas
tute luma, ĉar pli ol cent lampoj tie brilas. Jen vi vidos tri
pordojn, vi povos ilin malfermi, ĉar estas ŝlosilo en ĉiu seruro.
Irante en la unuan ĉambreton vi vidos grandan keston meze de la
planko; sur la kesto sidas hundo, ĝi havas okulojn tiel grandajn
kiel te-tasoj, sed tio ne devas vin timigi! Mi donas al vi mian bluan
antaŭtukon, vi povos ĝin malfaldi sur la planko: tiam vi rapide iru
al la hundo, forprenu ĝin, metu ĝin sur la antaŭtukon, malfermu la
keston kaj prenu tiom da moneroj kiom vi volas. Ili estas ĉiuj el
kupro; sed se vi preferas havi arĝentajn, vi nur bezonas iri en la
duan ĉambreton; tie vi vidos ankaŭ hundon; ĝi havas okulojn tiel
grandajn kiel mueleja rado, sed tio ne devas vin timigi, vi metu ĝin
trankvile sur la antaŭtukon kaj prenu el la mono! Sed se vi volas
oran monon, vi povos ankaŭ tian havi, kaj tiel multe kiel vi povas
porti; vi nur bezonas iri en la trian ĉambreton. Sed la hundo, kiu
tie sidas sur la kesto, havas du okulojn tiel grandajn kiel la
"Ronda Turo" en Kopenhago. Ĝi estas vera hundo, vi povas pensi,
sed tio ne devas vin timigi! Vi nur metu ĝin sur la antaŭtukon,
tiam ĝi tute nenion malbonan faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom
da oro kiom vi volas!"
"Estas efektive bonege!" diris la soldato. "Sed kion mi devas doni al
vi, sorĉistino? Ĉar certe vi ankaŭ volas ion havi, mi pensas!"
"Ne!" la sorĉistino diris, "eĉ ne iun monereton mi deziras! Nur
prenu por mi malnovan fajroŝtalon, kiun forgesis mia avino, kiam ŝi
laste tie estis!"
"Nu, donu al mi la ŝnuregon!" diris la soldato.
"Jen ĝi estas," respondis la sorĉistino, "kaj jen mia blua
antaŭtuko!"
Nun la soldato suprenrampis la arbon, glitis tra la truo kaj tuj
poste li staris en la granda subtera ĉambro, kie brilis pli ol cent
lampoj.
Li malfermis la unuan pordon. Hu! jen li vidis la hundon kun okuloj
tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj ĝi strange lin rigardis. "Vi estas
bela bubo!" diris la soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de
l' sorĉistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis havi
en la poŝo, fermis la keston, remetis la hundon sur ĝin kaj iris
en la duan ĉambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj tiel grandaj kiel
mueleja rado!
"Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas al vi!" diris la soldato,
"viaj okuloj povus doloriĝi!" kaj tuj li metis la hundon sur la
tukon de l' sorĉistino, sed ekvidante la arĝentajn moneretojn en la
kesto, li forĵetis la kuprajn, kiujn li jam havis, kaj rapide li
plenigis sian poŝon kaj tornistron je pura arĝento. Fine li iris en
la trian ĉambreton. Hu! — Estis terure! La hundo tie efektive havis
du okulojn tiel grandajn kiel la "Ronda Turo", kaj en la kapo ili
turniĝis kvazaŭ radoj!
"Bonan vesperon!" diris la soldato kaj li salutis militiste per la
mano, ĉar tian hundon li neniam antaŭe estis vidinta; sed post kiam
li iomete ĝin rigardis, li pensis ke povas esti sufiĉe. Li metis la
hundon sur la plankon, kaj malfermis la keston. Ho! granda Dio! kian
amason da mono! Li ja povus aĉeti la tutan urbon Kopenhago, la
sukerajn porkidojn de l' kukistinoj, ĉiujn stansoldatojn, vipojn kaj
ludĉevalojn de la tuta mondo. Jen efektive multego da mono! La
soldato nun forĵetis ĉiujn arĝentajn monerojn, kiujn li havis en
la poŝo kaj tornistro, kaj anstataŭe li prenis oron, kaj plenigis
la poŝojn, la tornistron, la ĉapon kaj la botojn, tiel ke li
preskaŭ ne povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis
sur la keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo:
"Nun, suprentiru min, sorĉistino!"
"Ĉu vi havas la fajroŝtalon?" ŝi demandis. "Ne," li diris, "estas
bone, ke vi memorigas min pri tio; mi tute ĝin forgesis!" Kaj li
denove iris en la fundon de l' arbo kaj prenis la ŝtalon. La
sorĉistino suprentiris lin, kaj jen li ree staris sur la vojo kun
poŝoj, tornistro, ĉapo kaj botoj tute plenaj je mono. "Kion vi
intencas fari per la fajroŝtalo?" demandis la soldato.
"Tio ne koncernas vin!" respondis la sorĉistino, "nun vi ja ricevis
la monon! Donu vi nur al mi la fajroŝtalon!"
"Tute ne!" la soldato diris, "rakontu tuj por kio vi intencas uzi
ĝin, alie mi eltiras mian glavon kaj detranĉas vian kapon!"
"Ne, mi ne volas ion diri!" estis la respondo de l' sorĉistino.
Tiam la soldato detranĉis ŝian kapon, kaj jen ŝi kuŝis! Sed la
monon li kolektis en ŝia antaŭtuko, prenis la pakaĵon sur la
dorso, metis la fajroŝtalon en sian poŝon kaj marŝis rekte al la
urbo.
Estis belega urbo, kaj en la plej komforta gastejo li loĝiĝis; tie
li havis la plej bonajn ĉambrojn kaj delikatan manĝaĵon, ĉar nun
li estis riĉa, li ja posedis tiom da mono.
La servisto, kiu devis ciri liajn botojn, pensis, ke estas strange,
ke tia riĉa sinjoro havas nur tiel mirinde malnovajn botojn, sed la
soldato ankoraŭ ne estis aĉetinta al si novajn; la proksiman tagon
li ricevis bonajn botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis
vere nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri ĉiuj belaj aferoj de
la urbo, pri la reĝo kaj lia ĉarma filino, la princino.
"Kie oni povas vidi ŝin?" demandis la soldato.
"Oni tute ne povas vidi ŝin!" ili ĉiuj diris, "ŝi loĝas en granda
kupropalaco, kiu estas ĉirkaŭata de multaj turoj kaj muroj! Neniu
krom la reĝo povas iri en la palacon, ĉar estas antaŭdirite, ke
ŝi iam edziniĝos kun tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne
volas!"
"Mi tre dezirus vidi ŝin!" pensis la soldato, sed li ja ne povis
havi la permeson.
Li komencis nun tre gajan vivon, ofte li vizitis la teatron, veturis
en la ĝardeno de la reĝo kaj donis multe da mono al malriĉaj
homoj, kaj tio estis bone farita! Li memoris de antaŭaj tagoj,
kiel mizere estas ne posedi monereton! — Li ja estis riĉa,
portis belajn vestojn kaj havis baldaŭ multajn amikojn, kaj ili
ĉiuj diris, ke li estas ĉarma viro, vere nobla Moŝto, kaj tion la
soldato tre plezure aŭdis. Sed ĉar li ĉiun tagon elspezis multe da
mono sen havi ian enspezon, li fine nur posedis du denarojn, kaj li
devis forlasi la belan apartamenton, kie li havis sian loĝejon, kaj
loĝiĝi en malvasta ĉambreto rekte sub la tegmento. Tie li mem
devis purigi siajn botojn kaj fliki ilin per kudrilo, kaj neniu el la
amikoj vizitis lin, ĉar la ŝtuparo estis al ili tro alta.
Estis tute malluma vespero, kaj li povis eĉ ne aĉeti kandelon, sed
tiam li memoris, ke en la fajroŝtalo, kiun li prenis en la kava
arbo, kuŝas peceto de kandelo. Li ekprenis la fajroŝtalon kun la
kandelpeceto, sed en la sama momento kiam li provis ekflamigi kaj
fajreroj flugis el la siliketo, la pordo subite malfermiĝis, kaj tiu
hundo kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj kaj kiun li estis
vidinta malsupre en la arbo, staris antaŭ li kaj diris: "Kion
ordonas mia majstro?"
"Kion mi vidas!" diris la soldato, "estas ja stranga fajroŝtalo; ĉu
mi tiel povos havi kion mi deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da
mono," li diris al la hundo, — kaj tuj ĝi foriĝis! Baldaŭ ĝi
revenis, tenante en la buŝo grandan sakon da mono.
Nun la soldato komprenis, kian bonegan fajroŝtalon li posedas. Se
li unufoje flamigos, alvenos la hundo, kiu sidis sur la kesto kun
kupromono; se li dufoje flamigos, alvenos tiu hundo, kiu havis
arĝenton, kaj se li trifoje flamigos, alvenos tiu, kiu havis puran
oron. — Nun la soldato reloĝiĝis en la bela apartamento, denove li
portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj tiel
multe lin ŝatadis. —
Iam li pensis: Estas vere stranga afero ke oni ne povas vidi la
princinon! Ili diras, ke ŝi estas tiel belega! Sed kion povas tio
helpi, se ŝi devas ĉiam sidi en la granda kupropalaco kun la multaj
turoj. — Ĉu mi do tute ne povos vidi ŝin? — Nu, kie estas mia
fajroŝtalo? Li flamigis per ĝi, kaj tuj alvenis la hundo kiu havis
okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj.
"Estas meze de la nokto," diris la soldato, "sed mi tre sincere
deziras vidi la princinon, nur unu minuton!"
Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj antaŭ ol la soldato povis
pripensi, ĝi revenis kun la princino; ŝi sidis dormante sur
la dorso de l' hundo, kaj ŝi estis tiel belega, ke ĉiu povus
vidi ke ŝi estas vera princino; la soldato kisis ŝin, li tute ne
povis sin deteni, ĉar li estis vera soldato.
La hundo forkuris kun la princino, sed kiam fariĝis mateno kaj la
gereĝoj trinkis teon, la princino diris, ke ŝi nokte havis tiel
strangan sonĝon pri hundo kaj soldato. Ŝi rajdis sur la hundo, kaj
la soldato kisis ŝin.
"Estas ja bela historio, mi devas konfesi!" diris la reĝino, kaj la
sekvantan nokton maljuna korteganino devis sendorme pasigi apud la
lito de l' princino por vidi, ĉu reale estus sonĝo aŭ kio povus
alie esti.
La soldato terure sopiris je la belega princino, kaj denove la hundo
venis dum la nokto, forprenis ŝin el la lito kaj kuris tiel rapide
kiel eble, sed la maljuna korteganino surmetis grandajn botojn kaj
egale rapide ŝi kuradis post ili. Vidante ke ili malaperas en
grandan domon ŝi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko! kaj per
kreto ŝi desegnis grandan krucon sur la pordego. Tiam ŝi iris domen
kaj kuŝiĝis, kaj la hundo ankaŭ revenis kun la princino, sed kiam
ĝi vidis, ke granda kruco estas desegnita sur la pordego de l' domo
kie loĝas la soldato, ĝi mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur
ĉiuj pordegoj de la urbo, kaj tio estis saĝe farita, ĉar nun la
korteganino ja ne povos retrovi la ĝustan pordegon.
Frue, matene venis la reĝo kaj reĝino, la maljuna korteganino kaj
la oficiroj por vidi la domon, kien la princino estis alportita.
"Jen ĝi estas!" diris la reĝo, kiam li vidis unu pordegon kun
kruco. "Ne, — estas tie, edzeto!" diris la reĝino, vidante alian
kun kruco.
"Sed jen estas unu, kaj ankaŭ jen unu!" diris la ceteraj; kien ajn
ili rigardis, ili trovis krucojn sur la pordegoj: Tiam ili bone povis
kompreni, ke estas tute senutile plie serĉi.
Tamen la reĝino estis saĝa virino, kiu povis aranĝi multe da
aferoj. Ŝi prenis sian oran tondilon, distranĉis grandan silkotukon
kaj kudris el ĝi belan saketon; la saketon ŝi plenigis je
greneretoj, ŝi fiksis ĝin sur la dorso de l' princino, kaj kiam tio
estis preta, ŝi faris tre malgrandan truon en la saketo, tiel ke la
greneretoj povos elŝutiĝi la tutan vojon, kiun sekvos la princino.
En la nokto la hundo revenis, prenis la princinon sur la dorso kaj
kuregis kun ŝi al la soldato, kiu tiom amis ŝin kaj deziris, ke li
estu princo por edziĝi kun ŝi.
La hundo tute ne rimarkis ke elŝutiĝis la greneretoj sur la vojo,
de l' palaco kaj rekte ĝis la fenestro de la soldato. Je la
mateno la gereĝoj facile vidis, kien la princino estis alportita,
kaj ili ekkaptis la soldaton kaj metis lin en malliberejon.
Jen li sidis. Hu! kiel mallume kaj enuige estis tie, kaj tiam oni
diris al li: "Morgaŭ vi estos pendigata!" Ne estis agrable al li
tion aŭdi, kaj sian fajroŝtalon li estis forgesinta en la gastejo.
Matene, inter la ferstangoj de l' fenestreto, li povis vidi kiel
rapidis la popolo el la urbo por ĉeesti la ekzekutadon. Li aŭdis la
tamburadon kaj vidis marŝi la soldatojn. Ĉiuj homoj forkuris; estis
inter ili ankaŭ ŝuistlernanto kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li
tiel rapide trotis, ke li perdis unu pantoflon, kiu falante trafis
la muron, post kiu sidis la soldato, rigardante el la fenestreto!
"Hej, ŝuisteto! vi ne bezonas tiel rapidegi," diris la soldato,
"ĉar nenio okazos antaŭ ol alvenos mi; sed, aŭskultu, faru al
mi serveton: iru en mian loĝejon kaj alportu ĉi-tien mian
fajroŝtalon, vi havos rekompence dek monerojn! Sed — rapidegu!"
La ŝuisteto tre volonte deziris la promesitan rekompencon, li
rapidege kuris por alporti la fajroŝtalon, donis ĝin al la
soldato, kaj — aŭskultu bone kio nun okazas!
Ekster la urbo estis starigita granda pendigilo; ĉirkaŭe atendis la
soldatoj kaj multaj miloj da rigardantoj. La reĝo kaj la reĝino
sidis sur belega trono antaŭ la juĝisto kaj la tuta konsilantaro.
La soldato jam staris supre sur la eŝafodo, sed kiam la ekzekutisto
komencis meti la pendŝnuregon ĉirkaŭ lia kolo, li diris, ke oni ja
ĉiam permesas al krimulo esprimi modestan deziron kaj ĝin plenumi.
Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la lasta pipo, kiun
li povus fumi en ĉi-tiu mondo.
Tion la reĝo ne volis rifuzi, kaj jen la soldato prenis sian
fajroŝtalon kaj flamigis: unu, du, tri! tuj alvenis ĉiuj tri
hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, unu kun okuloj
kiel mueleja rado kaj unu kun okuloj tiel grandaj kiel la "Ronda
Turo"!
"Vi helpu min rapide, por ke mi ne estu pendigata!" diris la soldato,
kaj tuj la hundoj furioze saltegis kontraŭ la juĝisto kaj la tuta
konsilantaro, unu estas ekprenita ĉe la piedoj, alia ĉe la nazo,
kaj ĉiuj ĵetitaj alten en la aero, kaj tute frakasitaj ili disfalis
sur la tero.
"Mi ne volas! Mi ne volas!" kriis la reĝo, sed la plej granda hundo
prenis lin kaj la reĝinon kaj ilin ĵetis post la ceteraj; eĉ la
soldatoj teruriĝis kaj la popolo kriegadis: "Kara soldateto, vi
fariĝu nia reĝo kaj edziĝu kun la belega princino!" Tiam ili sidigis
la soldaton en la kaleŝo de l' reĝo, la tri hundoj gaje dancis antaŭ
ĝi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj ĉiuj soldatoj
salutis. Sed la princino forlasis la kupropalacon kaj fariĝis
reĝino. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj ĉeestis
la festenadon, kaj ili faris grandajn okulojn.
La princino sur pizo.
Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus
esti vera princino. Por trovi tian princinon li faris multajn kaj
longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li
renkontis jen unu jen alian malfacilaĵon. Ekzistis certe sufiĉe da
princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii;
ĉe ĉiu el ili li trovis ion malveran. Fine li revenis domen, kaj li
tiam estis tre ĉagrena, kion oni povos bone kompreni, ĉar lia plej
sincera deziro estis ja edziĝi kun vera princino.
Ian vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris
kaj senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon
de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi.
Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi
havis! De ŝiaj haroj kaj de la vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute
trafluis ŝiajn ŝuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum ŝi
staris ĉi-tie en la pluvego ŝi diris, ke ŝi estas vera princino.
Nu, ĉi-tion ni facile ekscios! pensis la maljuna reĝino; ŝi
nenion diris sed iris en la dormoĉambron, kaj forpreninte la
tutan litaĵon ŝi metis pizon sur la fundon de la lito. Ŝi prenis
nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn
ŝi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu
ekzistas.
En ĉi-tiu lito la princino devis dormi nokte. Je l' mateno oni ŝin
demandis, kiel ŝi dormis.
"Ho, malbonege!" la princino respondis, "mi preskaŭ ne ripoziĝis la
tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio troviĝis en la lito."
"Mi kuŝis sur ia malmolaĵo, kaj mia tuta korpo fariĝis bruna kaj
blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!"
Nun oni povis kun certeco scii, ke ŝi estas vera princino, ĉar la
pizon ŝi estis eksentinta eĉ malgraŭ la dudek matracoj kaj la
dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo kiu ekzistas. Neniu ol vera
princino povus posedi tian mirindan sentemecon!
Post ĉi-tio la princo edziĝis kun ŝi, ĉar li ja sciis, ke lia
edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de
la reĝo. Tie ĝi troviĝas ankoraŭ nun se neniu ĝin forŝtelis.
La knabineto kun la alumetoj.
Estis terure malvarme; neĝis kaj komencis fariĝi malluma vespero;
estis la lasta vespero de l' jaro, novjara vespero.
En ĉi-tiu malvarmo, en ĉi-tiu mallumo iris en la strato malriĉa
knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; ŝi ja portis pantoflojn,
kiam ŝi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre
grandaj pantofloj, laste ŝia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili
estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la
strato, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon ŝi ne povis
trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris ke li povos uzi ĝin
kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la
knabineto kun la nudaj piedetoj, ruĝaj kaj bluaj pro malvarmo;
en la malnova antaŭtuko ŝi havis amaseton da alumetoj kaj paketon
ŝi portis en la mano; la tutan tagon neniu aĉetis alumetojn de ŝi,
nek iu donacis al ŝi monereton; malsata kaj suferante de l' frosto
ŝi iris kun malĝoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto!
La neĝfloketoj falis sur ŝiajn longajn, blondajn harojn, kiuj
ĉarme bukliĝis ĉirkaŭ la nuko, sed pri ĉi-tiu ornamo ŝi tute ne
pensis. El ĉiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato
odoris bonege ansera rostaĵo; estis novjara vespero, kaj pri tio
ŝi la tutan tempon pensis.
En anguleto inter du domoj — unu staris iomete pli antaŭe en la
strato ol la alia — tie ŝi sidiĝis metante la piedetojn sub sin;
sed nun ŝi sentis la froston ankoraŭ pli multe, kaj domen ŝi ne
kuraĝis iri, ĉar ŝi ja neniujn alumetojn vendis, nenian monereton
ŝi ricevis; ŝia patro batus ŝin sendube, kaj estis malvarme ankaŭ
dome; tie la tegmento kuŝis preskaŭ sur la kapo, kaj la vento fajfe
muĝis tra la ĉambreto, kvankam oni ŝtopis per pajlo kaj ĉifonoj
la plej grandajn fendojn.
La manetoj de la knabineto estis preskaŭ tute senvivaj pro malvarmo.
Ho! alumeto povus fari bone al ŝi. Se ŝi nur kuraĝus eltiri unu
solan el la paketo, ekbruligi ĝin kontraŭ la muro kaj varmigi la
fingretojn ĉe la flamo! Ŝi eltiris unu, ritŝ! Kiel ĝi ŝprucetis,
kiel ĝi brulis! Estis hela, varma flamo — kvazaŭ kandeleto,
kiam ŝi tenis la maneton ĉirkaŭ ĝi! Kia mirinda lumado! Al la
knabineto subite ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sidanta antaŭ granda
ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno.
La fajro tie brulas gaje, ĝi varmigas tiel bone; sed! — kio estas
do tio! La knabineto jam proksimigis la piedetojn al ĝi por varmigi
ilin ankaŭ — — sed ho ve! estingiĝis la flamo, la kameno
malaperis, kaj ŝi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la
mano.
Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumadis, kaj en la
loko kie la radioj falis sur la domon, la muro fariĝis diafana kiel
krepo; ŝi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita de
brilblanka tuko, kun bela porcelanaĵo, kaj bonege vaporetis ansera
rostaĵo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraŭ pli
belega: la ansero saltis el la plado, skuiĝante ĝi iris sur la
planko, portante en la dorso tranĉilon kaj forketon; ĝi venis rekte
al la knabineto; — sed tiam estingiĝis la alumeto, kaj nur la dika,
malvarma muro restis videbla.
La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen ŝi sidis sub la plej
belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj pli riĉe
ornamita ol tiu, kiun ŝi vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa
komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis
sur la verdaj branĉoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj
ornamas la butikfenestrojn, ŝin rigardis. La knabineto etendis
ambaŭ manetojn; — tiam estingiĝis la alumeto; la multaj kandeletoj
de l' Kristnaska arbo leviĝis pli kaj pli alten; ŝi vidis, ke ili
estas nun brilaj steloj; unu stelo falis lasante sur la ĉielo
longan fajrostrion.
"En ĉi-tiu momento mortas iu," diris la knabineto, ĉar ŝia
mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al ŝi, ofte diris:
"Kiam stelo falas, animo flugas supren, al Dio!"
Ankoraŭ unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraŭ la muro;
ĝi briladis kaj lumis ĉirkaŭe, kaj en la lumado ŝi vidis sian
avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolĉa.
"Avino!" kriis la knabineto, "ho avino, prenu min kun vi! Mi scias,
ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingiĝos, for de mi
kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostaĵo, kaj la granda,
dolĉa Kristnaska-arbo!" — kaj rapidege ŝi ekbruligis ĉiujn
alumetojn, kiuj restis en la paketo. Ŝi volis nun firme teni la
avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke fariĝis multe pli
lume ol ĉe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel
granda; ŝi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo
kaj ĝojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis
nenia malvarmo, nenia malsato, nenia timo; — ili estis ĉe Dio.
Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto ĉe la domo, sidis
la knabineto kun ruĝaj vangoj kaj buŝeto ridanta: — senviva ŝi
estis, mortigita de l' frosto la lastan vesperon de l' malnova jaro.
La novjara mateno ekbrilis super la mortinta knabineto, kiu sidis tie
kun siaj alumetoj, el kiuj unu paketo estis preskaŭ elbruligita.
"Ŝi volis sin varmigi," oni diris. Sed neniu sciis, kiom da belaĵoj
ŝi vidis, nek en kia brilo ŝi eniris kun sia kara avino en la
ĝojegon de la Nova Jaro.
Enhavo.
paĝo
Hans Christian Andersen 3
La brava stansoldato 5
Rakonto pri patrino 13
La fajroŝtalo 23
La princino sur pizo 36
La knabineto kun la alumetoj 38
Esperanto Verlag Möller & Borel
Berlin SW., Lindenstrasse 18/19.
Verkaro de D-ro L. L. Zamenhof.
Fundamento de Esperanto: Sm
Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola, bindita 1,30
Eldonoj Greka, Hispana, Itala, Rumana, ĉiu volumo broŝurita 0,50
Oni vendas aparte:
Ekzercaro (kvinlingva) 0,30
Universala Vortaro (kvinlingva) 0,45
Wörterbuch Deutsch-Esperanto bindita 1,25
broŝurita 1,—
Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch
bindita 0,65
broŝurita 0,50
Fundamenta Krestomatio bindita 1,80
broŝurita 1,40
Georgo Dandin, komedio en tri aktoj de Molière 0,55
Hamleto, tragedio en kvin aktoj de Shakespeare 0,80
Ifigenio en Taŭrido, dramo en kvin aktoj de Goethe bindita 1,15
broŝurita 0,90
La Predikanto, libro el "La Biblio" 0,35
La Psalmaro, libro el "La Biblio" 1,10
La Rabistoj, dramo en kvin aktoj de Schiller 0,90
La Revizoro, komedio en kvin aktoj de Gogol 0,70
La Sentencoj de Salomono, libro el "La Biblio" 0,70
La Virineto de Maro, fabelo de Andersen,
kun ilustraĵoj de Hilda May Brodie 0,70
Verkoj de Kabe (D-ro K. Bein).
Sm
Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, trad. el germana lingvo 0,75
Unua Legolibro, gradigitaj legaĵoj kun frazlibro kaj
modeloj de leteroj 0,75
La fundo de l' mizero, de Sieroŝevski 0,35
La interrompita Kanto, trad. el Orzeszko 0,35
Internacia Krestomatio 0,50
Pola Antologio 0,85
La Faraono, trad. el Prus, tri volumoj po 0,90
Versaĵoj en Prozo, trad. el Turgenev 0,40
Bona Sinjorino, trad. el Orzeszko (Esperanta Biblioteko
Internacia) 0,10
Kolekto de "La Revuo".
INSTRUA FAKO.
Sm
Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-ro Zamenhof kaj aliaj
aŭtoroj. En Esperanto verkita de Paul Fruictier 0,60
Konkordanco de Ekzercaro, ellaboris A. E. Wackrill 0,50
Frazaro, de H. de Coppet 0,50
Du mil novaj vortoj ĉerpitaj el la verkaro de D-ro Zamenhof,
netroveblaj en Universala Vortaro, ellaboris P. Boulet 0,70
Kolekto de "La Revuo".
LITERATURA FAKO.
Sm
Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de Tristan Bernard,
tradukita de Gaston Moch 0,50
Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. Svjentoĥovski,
tradukita de D-ro Leono Zamenhof 1,—
Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj
demandoj, de Ch. Lambert 0,90
Imenlago, novelo de Theodor Storm, tradukita
el la germana lingvo de Alfred Bader 0,35
La Faraono, romano de Prus, tradukita de D-ro Bein.
Tri volumoj (ĉiu) 0,90
La Reĝo de la montoj, de Ed. About, tradukita de G. Moch.
Ilustr. de Doré 1,55
La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale
verkitaj de Frederiko Puĵula-Valjes 0,50
La Tria, Memoraĵoj pri la tria Kongreso, ilustr. 0,75
Laŭroj, kolekto de verkoj premiitaj en la unua literatura
konkurso de "La Revuo" 0,90
Libro de l' Humoraĵo, originale verkita de P. de Lengyel 1,—
Makbeto, dramo en kvin aktoj de Shakespeare, tradukita
de D-ro H. Lambert 0,90
Literaturaĵoj.
Sm
Sub la neĝo. Taglibro de juna loĝanto de la
Jura montaro de J. J. Porchat, esperantigis J. Borel 0,50
Solvo de la problemo de lingvo internacia,
de ⁂ kun germana traduko de Profesoro Christaller 0,40
Tri unuaktaj Komedioj: "La malfeliĉuloj" de A. v. Kotzebue
— "Tie ĉi oni parolas Esperante" de T. Williams — "La Renkonto"
de M. Hankel 0,40
Ĉu unu lingvo internacia aŭ tri? de Prof. L. Couturat 0,10
Advokato Patelin. Triakta proza komedio, de Brueys kaj
Palaprat, tradukita de M.-J. Evrot 0,35
L' Avarulo, de Molière, tradukita de S. Meyer 0,35
Cikado ĉe Formikoj, Unuakta komedio de Labiche kaj Legouvé 0,30
Ĉu li? Romano originale verkita de D-ro Valienne 1,75
Diversaĵoj. Rakontetoj tradukitaj de Lallemant kaj Beau 0,60
Don Juan, de Molière, trad. de D-ro Boirac, rektoro
de l' universitato de Dijon (Versaĵoj) 0,70
Elektitaj fabloj de La Fontaine, esperantigitaj
de G. Vaillant 0,35
Eneido de Virgilio, tradukita de D-ro Vallienne. (Versaĵoj) 1,30
Esperantaj prozaĵoj "kolekto da tekstoj de plej bonaj aŭtoroj" 1,—
Kastelo de Prelongo, granda romano originale verkita
de D-ro Vallienne 1,75
Kiel ni plibeligos la vivon, originale verkita de Saĝulo 0,25
Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita
Antologio Internacia, ellaboris A. Grabowski 0,85
La kvar Evangelioj, kunigitaj en unua rakonto kaj tradukitaj
de la pastro R. Laisney 0,75
Monadologio de Leibniz, traduko de D-ro Boirac, rektoro
de l' universitato de Dijon 0,25
Libro de l' Humoraĵo, originale verkita de Paul de Lengyel,
nova eldono 1,—
La Nevo kiel Onklo, komedio en 3 aktoj de Schiller,
trad. de Stewart 0,50
Vojaĝo interne de mia ĉambro, de X. de Maistre,
tradukita de S. Meyer 0,35
Akvo dormanta, sceno el la Meksikana vivado, trad. Lotus 0,25
Aventuroj de l' lasta Abenceraĝo, de Chateaubriand,
trad. de R. Deshays 0,25
Du rakontoj de D. de Rothau. La blanka Kastelo.
Esperantista hotelo 0,50
Du slavaj rakontoj. La Rakonto de Filip Vasiliĉ
de M. Gorki. Ĉu li venas de J. Vazov 0,30
Edziĝo kontraŭvola, unuakta Komedio de Molière,
trad. de Dufeutrel 0,30
El la historio de Esperanto (Letero pri la deveno de
Esperanto). Paroladoj de D-ro Zamenhof kaj D-ro Bein (Kabe)
en la Boulogna kongreso 0,15
En Svislando, kvin rakontoj el verkoj de svisaj
aŭtoroj elektis kaj trad. E. Ramo 1,35
Esperantaj Perleroj el "Lingvo Internacia".
Aforismoj, Proverboj, Poezioj, 3 Serioj po 0,15
Eŭgenino Grandet, scenoj de la vivo de provinco
de H. de Balzac, trad. E. Gasse 0,75
Ĵurnaloj tute en Esperanto.
Oficiala Gazeto Esperantista: Organo de la Lingva Komitato kaj de la
Konstanta Komitato de la Kongresoj. 51 Rue de Clichy, Paris. 2,— Sm.
Dia regno: Mühlheim (Rhein). P. Hübner, Friedrich-Wilhelm-Strasse 66.
0,90 Sm.
Esperanto: Genève (Svis.), oficiala organo de Universala
Esperanto-Asocio, duonmonata. H. Hodler, 8, rue Bovy-Lysberg. 1,90 Sm.
Esperanta Ligilo: Paris (V) (Franc.), monata organo en reliefpunktoj
por blinduloj. Ĉefredaktoro: Th. Cart, 12. rue Soufflot. 1,20 Sm.
Espero Katolika: Paris, monata. Administracio 23 rue Joubert, Paris.
Redakcio Claudius Colas, 10 rue Béranger, Paris. 2,— Sm.
Espero Pacifista: Neuilly-sur-Seine (Franc.), monata organo de
"Pacifisto". G. Moch, 26, rue de Chartres. 2,— Sm.
Hispana Revuo: Madrid (Hisp.), ilustrata monata revuo. Josefo Menendez,
Strato Echegary 17, I. 1,30 Sm.
Internacia Pedagogia Revuo: Bystrice-Hostyn, Moravio, Aŭstrio.
Theodor Ĉejka. Membroj 1,— Sm. Nemembroj 1,50 Sm.
Internacia Scienca Revuo: Genève (Svis.), monata R. de Saussure, 8, rue
de Bovy-Lysberg. 2,75 Sm.
Internacia Socia Revuo: Paris (III) (Franc.), monata. R. Louis (Maison
Commune), 49 Rue de Bretagne. 1,40 Sm.
Juna Esperantisto: Paris (Franc.), monata gazeto por junuloj,
instruistoj kaj Esperantolernantoj. Presa Esperant. Societo, 33 rue
Lacépède. 1,— Sm.
La Bela Mondo: Dresden (Germ.), ilustrata monata gazeto. F. Emil Boden,
Dresden-A., Bismarckplatz 12. 3,— Sm.
La Revuo: Paris (Franc.), internacia monata literatura gazeto, 48
paĝoj. Administracio: Librejo Hachette & Co., 79, Boulevard St.
Germain. 2,75 Sm. Por Germanujo kaj Aŭstrujo ĉe Esperanto Verlag Möller
& Borel, Berlin S.W. 68, Lindenstr. 18-19.
La Spritulo: Leipzig (Germ.), monata gazeto por ŝerco, humoro kaj
satiro. Richard Bresch, Körnerstrasse 31, Leipzig. 1,20 Sm.
Lingvo Internacia: Paris (Franc.), monata organo. Kun aldono
literatura. Presa Esperantista Societo. 33, rue Lacépède. 3,— Sm.
Voĉo de Kuracistoj: Lwów (Galicio). D-ro Stefan Mikolajski, Lwów,
strato Sniadeckich 6. 1,50 Sm.
Presejo de Möller & Borel G. m. b. H., Berlin SW., Lindenstr. 18/19.
End of Project Gutenberg's Fabeloj de Andersen, by Hans Christian AndersenProject Gutenberg
Fabeloj de Andersen
Andersen, H. C. (Hans Christian)